Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §24-01

(GMT+08:00) 2018-12-17 16:11:34     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§24

§24-01

Per la prezento de Ru Shang, la ermito Xu Wugui havis aŭdiencon de la markizo Wu de la regno Wei. La markizo Wu simpatie diris al li:

徐无鬼因女商见魏武侯,武侯劳之曰:

"Kian mizeran vivon vi vivas! Mi supozas, ke vi volas vidi min pro tio, ke vi ne plu eltenas la malfacilecon en la montaj arbaroj."

"先生病矣,苦于山林之劳,故乃肯见于寡人。"

"Estas mi, kiu devas vin konsoli," diris Xu Wugui. "Kial do vi devas min konsoli? Se vi satigas ĉiujn viajn dezirojn kaj avidojn kaj pliigas viajn ŝatojn kaj malŝatojn, tiam vi vundas vian denaskan naturon. Sed se vi forigus ĉiujn viajn dezirojn kaj avidojn kaj forlasus viajn ŝatojn kaj malŝatojn, tiam vi kaŭzus suferojn al viaj oreloj kaj okuloj kaj ne plu ĝuus tiom da plezuroj. Tial devas esti mi, kiu vin konsolas. Kial do vi, kontraŭe, min konsolas?"

徐无鬼曰:"我则劳于君,君有何劳于我!君将盈嗜欲,长好恶,则性命之清病矣;君将黜嗜欲,挈好恶,则耳目病矣。我将劳君,君有何劳于我!"

Aŭdinte tion, la markizo Wu aspektis malgaje kaj faris nenian respondon.

武侯超然不对。

Post kelkaj momentoj Xu Wugui ree diris:

少焉,徐无鬼曰:

"Permesu al mi, ke mi diru al vi, kiel juĝi la hundojn. Hundoj de malsupera kvalito, kontentiĝas je kaptado de sia predo kaj satmanĝo, same kiel sovaĝa kato; hundoj de meza kvalito ŝvelas de aroganteco, ĉiam rigardante supren; hundoj de supera kvalito estas liberaj kaj senzorgaj, kvazaŭ forgesante sian propran ekzistadon. Sed mi juĝas la hundojn ne tiel bone, kiel mi juĝas la ĉevalojn. Kiam mi juĝas la ĉevalojn, se ili galopas tiel rekte, kvazaŭ sekvante la linion faritan per inkmarkilo de ĉarpentisto, tiel kurbe, kvazaŭ sekvante la kurbon faritan per kurbilo, tiel rektangule, kvazaŭ sekvante la linion faritan per ortilo, kaj tiel ronde, kvazaŭ sekvante la cirklon faritan per cirkelo, tiam mi diras, ke ili estas la plej bonaj ĉevaloj en la lando. Sed ili ne estas inter la plej bonaj ĉevaloj en la mondo. La plej bonaj ĉevaloj en la mondo estas dotitaj per naturaj talentoj. Ili ŝajnas distriĝemaj kaj melankoliaj, kvazaŭ ili forgesus sian propran ekzistadon. Ili povas superi ĉiujn aliajn ĉevalojn kaj galopas tiel rapide, ke ili malaperas el la homa vidkampo en palpebruma daŭro."

"尝语君吾相狗也:下之质,执饱而止,是狸德也;中之质,若视日;上之质,若亡其一。吾相狗又不若吾相马也。吾相马:直者中绳,曲者中钩,方者中矩,圆者中规。是国马也,而未若天下马也。天下马有成材,若恤其失,若丧其一。若是者,超轶绝尘,不知其所。"

La markizo estis tiel ĝoja, ke li ekridis.

武侯大悦而笑。

Post kiam Xu Wugui retiriĝis el la palaco, Ru Shang diris:

徐无鬼出,女商曰:

"Kiel do vi tiel ĝojigis nian suverenon? Mi penis ĝojigi lin per citaĵoj kiel el tiaj klasikaj libroj, kiaj estis Libro de Poezio, Libro de Historiaj Dokumentoj, Libro de Ritoj, Libro de Muziko, tiel ankaŭ el militaj libroj, kiaj estis La Oraj Tabeloj kaj La Ses Strategioj. Mi faris sennombrajn proponojn, kiuj kondukis al grandaj sukcesoj, sed la markizo neniam ridis. Kion do vi diris al li, ke li tiel bonhumoriĝis?"

"先生独何以说吾君乎?吾所以说吾君者,横说胡子则以《诗》、《书》、《礼》、《乐》,从说之则以《金板》、《六韬》,奉事而大有功者不可为数,而吾君未尝启齿。今先生何以说吾君?使吾君说若此乎?"

"Mi rakontis al li nur pri mia juĝado pri hundoj kaj ĉevaloj," diris Xu Wugui.

徐无鬼曰:"吾直告之吾相狗马耳。"

"Ĉu nur tiele?" demandis Ru Shang?

女商曰:"若是乎?"

"Ĉu vi ne aŭdis pri tiuj, kiuj estis ekzilitaj en la regnon Yue? Post kelkaj tagoj ekde sia ekziliĝo ili ĝojis pro vido de siaj konatoj; post deko da tagoj aŭ monato ili ĝojis pro vido de iu ajn el tiuj, kiujn ili antaŭe renkontis; post unu jaro ili ĝojis pro vido de iu ajn, kiu aspektis kiel ilia samregnano. Ju pli longe ili estis for de sia naskiĝlando, des pli profunde ili deziris vidi siajn samregnanojn.

曰:"子不闻夫越之流人乎?去国数日,见其所知而喜;去国旬月,见所尝见于国中者喜;及期年也,见似人者而喜矣。不亦去人滋久、思人滋深乎?

"Jen alia ekzemplo: iam iu homo forkuris en la sovaĝejon, kie altaj herbaĉoj invadis kaj blokis la forlasitajn vojetojn, kiujn frekventis nur musteloj. Ĉar longatempe li izolite loĝis tie, tial ĉiufoje, kiam aŭdis homan piedbruon, li tuj pleniĝis de ĝojo, por ne paroli pri la aŭdo de paroloj kaj ridoj de siaj fratoj aŭ gepatroj, kiuj venus al li! Nun jam tro longatempe nia markizo ne aŭdis sincerajn parolojn de veraj homoj!"

夫逃虚空者,藜藿柱乎猩鼬之径,踉位其空,闻人足音空然而喜矣,又况乎昆弟亲戚之声咳其侧者乎!久矣夫,莫以真人之言声咳吾君之侧乎!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin