Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §24-02

(GMT+08:00) 2018-12-17 16:11:34     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§24

§24-02

§24-02

La ermito Xu Wugui iris vidi la markizon Wu, tiu diris:

徐无鬼见武侯,武侯曰:

"Vi loĝas en la profundaj montaj arbaroj, manĝante glanojn kaj sovaĝajn fruktojn kaj nutrante vin per tubocepoj kaj ŝenoprazoj, kaj estas for de mi jam tre longatempe. Jen vi jam maljuniĝis! Ĉu vi venas por gustumi mian vinon kaj mian viandon aŭ por bonvole alporti benon al mia regno?"

"先生居山林,食芋栗,厌葱韭,以宾寡人,久矣夫!今老邪?其欲干酒肉之味邪?

"Mi naskiĝis malriĉa," respondis la ermito, "kaj mi neniam nutras la deziron ĝui vian vinon kaj vian viandon. Mi venas ĉi tien por montri al vi mian konsolon."

其寡人亦有社稷之福邪?"徐无鬼曰:"无鬼生于贫贱,未尝敢饮食君之酒肉,将来劳君也。"

"Kio? Vi venas ĉi tien por montri al mi vian konsolon?" diris la markizo Wu.

君曰:"何哉!奚劳寡人?"

"Mi venas ĉi tien por prezenti mian konsolon al via korpo kaj via animo," diris Xu Wugui.

曰:"劳君之神与形。"

"Kion do vi volas diri per tio?" demandis la markizo Wu.

"La ĉielo kaj la tero donas la egalan nutron al ĉiuj estaĵoj de la mondo," respondis Xu Wugui. "Tial tiu, kiu estas sur alta loko, ne devas opinii sin supera kaj sekve ĝui la avantaĝon; tiu, kiu estas en malalta loko, ne devas opinii sin malsupera kaj sekve suferi malavantaĝon. Kiel la sola reganto de tiu ĉi granda regno, vi sklavigas vian popolon por kontentigi vian avidon de viaj oreloj, okuloj kaj buŝo, dume via menso ne aprobas tion kaj sekve vi estas en maltrankvilo. La menso amas la harmonion kaj malamas la egoismon. La egoismo estas malsano. Jen kial mi venas ĉi tien por prezenti mian konsolon al vi. — Sed, kial do fariĝas tiel, ke vi sola suferas tiun ĉi malsanon?"

武侯曰:"何谓邪?"徐无鬼曰:"天地之养也一,登高不可以为长,居下不可以为短。君独为万乘之主,以苦一国之民,以养耳目鼻口,夫神者不自许也。夫神者,好和而恶奸。夫奸,病也,故劳之。唯君所病之何也?"

"Jam longe mi deziris vidi vin kaj aŭdi viajn konsilojn. Mi volus ami mian popolon kaj meti finon al la milito pro la justeco. Ĉu laŭ vi tio estas farinda?"

武侯曰:"欲见先生久矣!吾欲爱民而为义偃兵,可乎?"

"Ne, tio ne estas farinda," diris Xu Wugui. "Ami la popolon estas la komenco de ruinigado de la popolo. Fini la militon por praktiki la justecon estas la radiko de komenco de la militado. Se vi komencos per tiu ĉi bazo, vi apenaŭ sukcesos, ĉar ĉia penado krei bonan famon estas la ilo por fari malbonon. Kvankam vi praktikas la humanecon kaj la justecon, vi tamen en efektiveco praktikas hipokritecon, ĉar ĉia bela ŝajno nepre kondukos al la hipokriteco. Se vi sukcesos, vi certe fanfaronos pri via sukceso; se io iros malbone, vi certe komencos militon. Vi ne vicigu viajn soldatojn antaŭ la fortresoj, nek paradigu viajn pied- kaj rajdosoldatojn en la korto de via palaco; vi ne nutru avidon kontraŭracian, nek venku aliajn per malsinceraĵoj, per ruzaĵoj aŭ per ĉiam militaj rimedoj. Se vi buĉos la soldatojn kaj la popolanojn en aliaj regnoj kaj proprigos al vi iliajn terojn por pliigi viajn riĉaĵojn kaj kontentigi viajn avidojn kaj vian egoisman ambicion, mi ne scias, kia bono sin trovos en tia milito kaj kia senco sin trovos en tia venko. Vi preferu agi ne tiel kaj kulturi sincerecon en via koro, por ke vi konformigi vin al la naturo anstataŭ ĝin malordigi. Kiam la popolo estos ne plu minacata de la morto, kian bezonon do vi tiam havos por fini la militon?"

徐无鬼曰:"不可。爱民,害民之始也;为义寝兵,造兵之本也。君自此为之,则殆不成。凡成美,恶器也。君虽为仁义,几且伪哉!形固造形,成固有伐,变固外战。君亦必无盛鹤列于丽樵之间,无徒骥于缁坛之宫,无藏逆于得,无以巧胜人,无以谋胜人,无以战胜人。夫杀人之士民,兼人之土地,以养吾私与吾神者,其战不知孰善?胜之恶乎在?君若勿已矣!修胸中之诚以应土地之情而勿撄。夫民死已脱矣,君将恶乎用夫偃兵哉!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin