KIE ESTAS L'ANĜELO EN LA HOM'
Persida RUGU
(Persida RUGU estas elstara nuntempa poetino, kiu verkas en la rumana kaj loĝas en Rumanio.)
Esperantigita de Luiza CAROL
Sed kie estas l'anĝelo en la hom'
kiam ĉio jam superas nian volon
kaj larmo kiel frukto en la arb'
maturiĝas kun odoroj de aloo
Sed kie estas l'anĝelo en la hom'
dum dormo kiam vundon li atingas
soleca kiel vento en dezerta tur'
fandiĝas li ĉe pord' enkatenita
Sed kie estas l'anĝelo en la hom'
vespere kiam flamo diseriĝas
literoj el la libro jam perdiĝas
en fumo de kandelo forviŝiĝas
Sed kie estas l'anĝelo en la hom'
* ALOO (latine: aloe) = genro de sukulentaj plantoj.