Soleca arbo (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-12-24 08:52:17     Redaktoro:Ema

Soleca arbo

 

Xi Murong

Elĉinigis Vejdo

Somere de tiu jaro, kiam mi estis dudekdujara, mi vidis belan arbon.

Tiusomere mi kaj Nora sin distris tre ĝuplene en Svislando. Ŝi estis blondhara knabino devenanta de Irlando. Ni ambaŭ sekvis la someran kurson pri la franca lingvo en Freiburg-Universitato (Albert-Ludwigs-Universtät Freiburg). En la semajnfina ferio ni, per po luita biciklo, libere kuradis laŭlonge kaj laŭlarĝe tra montoj kaj sovaĝejoj, tiel ke preskaŭ ĉiujn urbetojn ni jam vizitis. La plej ŝatata afero, kiun ni faris, estis rajdi bicikle ĝis la supro de deklivo kaj poste malsuprengliti laŭ la kruta kaj sinua vojo. Mi tre ŝatis la rapidecon, kiu blindigus miajn okulojn kaj haltigus miajn spirojn. La arboj ĉe ambaŭ flankoj de la vojo alpreme renkontis nin kaj la alvizaĝa vento sibladis pretere. Tio tuj vekis ĉe mi aŭtomatan deziron sible flugi.

En somero sovaĝejoj en montoj sin montris freŝaj kaj ĉarmaj. Ĉiu kurbiĝo de la vojo subite prezentis neantaŭvideblan belecon.

Tiu arbo aperis dum tiaj horoj.

Apenaŭ ni turniĝis ĉe abrupta kurbiĝo, aperis neprofunda valo, sur kies transa oblikva deklivo estis kreskigita vasta arbaro.

Probable ĝi estis forstumita arbaro, ĉar sur la tuta oblikva deklivo staris samspecaj arboj. Eble pro bona ricevo de la sunlumo tiuj arboj portis junverdajn frondojn kun baldakeneca krono. Nur sola arbo aparte distingiĝis sur la tuta verdejo oblikviĝanta ĝis la stepo en la rivervalo.

Starante ĉe la fronta vico de la arboj ĝi plene portis orflavajn foliojn kaj buntajn rondojn, en kiuj pli buntaj aŭreoloj glimis tavolo post tavolo. Ĝi certe staris tie longatempe, ĉar sur la herbejo sub ĝi jam sterniĝis rondo da orflavaj falfolioj. Kvankam mi staris kontraŭ la oblikva deklivo, mi ankoraŭ povis vidi, ke folio ĵus falas kaj ekfrapas la antaŭajn falfoliojn sur la tero, donante la kontraston kun tiuj lastaj jam iom-post-iome velkintaj kaj dekoloriĝintaj.

Proksime al vesperkrepuskiĝo la ĉirkaŭa ombro malheliĝis laŭgrade, sed tiu arbo volvita per orflaveco des pli eligis misteran lumon. Komparante kun kelkcent samspecaj kaj samgrandaj arboj junverdaj, nur tiu ĉi orflava arbo ŝajne konvenis kreski sur tiu ĉi deklivo. Tamen ĝia distingiĝo de la aliaj arboj sentigis ĝin en granda embaraso, kaj ĝi vole nevole surportis varmajn, delikatajn kaj briletajn foliojn tra la tuta korpo, starante solece tie kun nekomprenigebla tristo.

Nora diris: "Estas tre malfrue. Ni reiru."

"Sed la ĉielo estas ankoraŭ hela," dirante, mi malsupreniris al la rivervalo. Mi volis iri pli proksimen zorgeme pririgardi tiun unikan arbon.

Sed Nora insistis reiri. En ordinara tempo ŝi ĉiam estis akomodema kunvojaĝantino, tamen tiun someran posttagmezon ŝi parolis en nerifuzebla tono.

Pro tio mi ne iris ĝis la rivervalo.

Eble Nora estis prava. Post multaj pasintaj jaroj, kiam mi rememoris pri tio, mi sentis, ke ŝi eble estis prava. Ĉiuj belecoj, kiuj meritas domaĝon, bezonas teni sin de vidantoj je unu peco da distanco. Se mi alproksimiĝus al la arbo tiutage, mi eble trovus kreviĝon de folioj kaj deŝeliĝon de la trunko, tiel ke reduktiĝus mia granda laŭdo je la unua vido al la arbo. Sed mi neniam iris ĝis la rivervalo. (Dum mia tuta vivo mi neniam reiras, neniam iras ĝis la rivervalo nek suprengrimpas tiun deklivon en la sama momento de la sama tago.) Pro tio tiu arbo povas kreski tie konstante, kvankam solece, tamen tenante ĝian orflavecon dotitan de la ĉielo.

Kia favoro dotita de la ĉielo ne renkontas la solecon en la homa mondo?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin