Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §24-03

(GMT+08:00) 2018-12-25 08:44:27     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§24

§24-03

Kiam la Flava Imperiestro iris viziti Taiwei, kiu vivis sur la monto Juzi, Fang Ming kondukis por li la kaleŝon, Chang Yu sidis apud li, Zhang Ruo kaj Xi Peng antaŭiris la ĉevalojn kaj Kun Hun kaj Gu Ji sekvis la kaleŝon. Alvenante en la liberan ebenaĵon proksime de la urbo Xiangcheng, la sep saĝuloj perdis la vojon kaj trovis neniun por demandi pri la vojo.

黄帝将见大槐乎具茨之山,方明为御,昌寓骖乘,张若习朋前马,昆昏滑稽后车。至于襄城之野,七圣皆迷,无所问涂。

Ĝuste tiam ili renkontis knabon, kiu paŝtis ĉevalojn, kaj demandis lin pri la vojo, dirante:

适遇牧马童子,问涂焉,曰:

"Ĉu vi scias, kie estas la monto Juzi?"

"若知具茨之山乎?"

"Jes, mi scias," respondis la knabo.

曰:"然。"

"Ĉu vi scias, kie loĝas Taiwei?" ili ree demandis.

"若知大槐之所存乎?"

"Jes, mi scias," respondis la knabo.

曰:"然。"

"Kia mirinda knabo! Li scias ne nur pri la situo de la monto Juzi, sed ankaŭ pri la loĝejo de Taiwei." La Flava Imperiestro diris al si mem. Poste li sin adresis al la knabo:

黄帝曰:"异哉小童!非徒知具茨之山,又知大槐之所存。"

"Ĉu mi povus demandi vin pri la regado de la mondo?"

"请问为天下。"

"La regado de la mondo ne estas pli ol tio, kion mi nun faras ĉi tie," respondis la knabo. "Kio aparta en ĝi? Kiam mi estis tre juna, mi sola vagadis interne de la ses limoj de la spaco. Tiam mi suferis blindumon kaj iu maljunulo konsilis al mi supreniri en ĉaron de la suno kaj vagadi sur la ebenaĵo proksime de la urbo Xiangcheng. Nun ke mia vidkapablo estas iom pliboniĝinta, mi ree vagadas ekster la ses limoj de la spaco. La regado de la mondo ne estas pli ol tio, kion mi nun faras ĉi tie. Kio aparta en ĝi?"

小童曰:"夫为天下者,亦若此而已矣,又奚事焉!予少而自游于六合之内,予适有瞀病,有长者教予曰:'若乘日之车而游于襄城之野。'今予病少痊,予又且复游于六合之外。夫为天下亦若此而已,予又奚事焉!"

"Certe la regado de la mondo estas ekster via okupo. Sed mi ankoraŭ volus demandi vin pri ĝi," diris la Flava Imperiestro.

黄帝曰:"夫为天下者,则诚非吾子之事,虽然,请问天下。"

La knabo faris nenian respondon.

小童辞。

Kiam la Flava Imperiestro ree demandis, la knabo respondis:

皇帝又问。小童曰:

"La regado de la mondo ja estas kiel la paŝtado de la ĉevaloj. Ĝi estas ne pli ol forigi el la ĉevaloj ĉion, kio povus malutili al ilia naturo."

"夫为天下者,亦奚以异乎牧马哉!亦去其害马者而已矣!"

La Flava Imperiestro dufoje riverencis la knabon. Li nomis tiun "la ĉiela instruanto" kaj, retropaŝante, foriris.

黄帝再拜稽首,称天师而退。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin