Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §24-04

(GMT+08:00) 2018-12-25 08:44:27     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§24

§24-04

Tiu, kiu lertas en pensado, malĝojas tiam, kiam li trovas nenian okazon por disvolvi sian pensadon; tiu, kiu, lertas en debatado, malĝojas tiam, kiam li trovas nenian okazon por elmontri sian elokventecon; tiu, kiu lertas en serĉado de alies eraroj, malĝojas tiam, kiam trovas nenian okazon por elverŝi sian riproĉemon. Ili ĉiuj estas limigitaj de la eksteraj estaĵoj.

知士无思虑之变则不乐;辩士无谈说之序则不乐;察士无凌淬之事则不乐:皆囿于物者也。

Tiuj, kiuj lertas en trompado de la samtempuloj, servas al la kortego; tiuj, kiuj lertas en regado de la popolo, rigardas ofictenadon kiel honoron; tiuj, kiuj estas forta kaj potenca, fieras pri sia venko super obstakloj kaj malfaciloj; tiuj, kiuj estas kuraĝaj, spitas malfeliĉojn; tiuj, kiuj estas plene armitaj, amas batalojn; tiuj, kiuj vivas ermitan vivon, ŝatas sian renomon; tiuj, kiuj donas atenton al la leĝoj, disvastigas la regadon laŭ la leĝoj; tiuj, kiuj respektas ritojn, zorgas pri sia sinteno; tiuj, kiuj praktikas la humanecon kaj la justecon, donas gravecon al la homaj interrilatoj. La terkulturistoj, kiuj ne prilaboras siajn kampojn, sentas sin maltrankvilaj; la komercistoj, kiuj ne negocas en la bazaro, havas nenian celon en la vivo. La ordinaraj popolanoj, kiuj estas okupitaj je la laboroj de la mateno ĝis la nokto, estas stimulitaj al pli granda diligenteco; la metiistoj, kiuj manipulas siajn instrumentojn, laboras energioplene.

招世之士兴朝;中民之士荣官;筋力之士矜难;勇敢之士奋患;兵革之士乐战;枯槁之士宿名;法律之士广治;礼教之士敬容;仁义之士贵际。农夫无草莱之事则不比;商贾无市井之事则不比;庶人有旦暮之业则劝;百工有器械之巧则壮。

La avaruloj aŭ aviduloj, kies riĉeco ne estas sufiĉe abunda, estas ĉagrenitaj; la ambiciuloj, kies pozicio ne estas sufiĉe alta, estas ĉiam tristaj; la aventuristoj, kiuj serĉas favoron aŭ potencon, trovas plezurojn en la malordo de la socio. Tiuj homoj profitas de ĉiaj okazoj, kiuj sin prezentas al ili, por atingi sian celon, kaj sekve ili neniel povas vivi en la kvieteco. Tio estas tiel certa, kiel la ŝanĝiĝo de la sezonoj, ke nenio povas ŝanĝi ilin. Dronante en eksteraj estaĵoj, ili senĉese uzas sian korpon kaj animon, kio perdigas al ili sian denaskan naturon, tiel ke ili neniam retrovos ĝin ĝis la fino de sia vivo.

钱财不积则贪者忧,权势不尤则夸者悲,势物之徒乐变。遭时有所用,不能无为也,此皆顺比于岁,不物于易者也。驰其形性,潜之万物,终身不反,悲夫!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin