FASCINAJ POPOLAJ MITOJ | Luiza CAROL | Israelo

(GMT+08:00) 2018-12-25 10:31:48     Redaktoro:Li

FASCINAJ POPOLAJ MITOJ

Pri la libro "Ĉinaj mitoj", kompilita de Yuan Ke, ilustrita de Su Xinping, esperantigita de Li Baofa kaj Xu Wanfen, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino 1992

Luiza CAROLO

Tiu libro estas kolekto de antikvaj belaj mitoj el Ĉinio. Ili konserviĝis laŭ diversaj variantoj en diversaj partoj de Ĉinio, pere de folkloraj rakontoj kaj kantoj, ofte pere de famaj beletraĵoj fare de elstaraj poetoj aŭ prozistoj inspiritaj de folkloro, pere de belaj pentraĵoj aŭ skulptaĵoj kaj ankaŭ pere de sciencaj verkoj fare de folkloristoj kaj historiistoj.

En multaj el tiuj mitoj aperas malnovaj kredoj, ligitaj de la manieroj laŭ kiuj la antikvaj gentoj en Ĉinio klopodis respondi al demandoj pri naturaj fenomenoj. Tiaj mitoj restas allogaj ankaŭ niatempe, pro iliaj metaforaj signifoj kaj arta valoro. Jen kelkaj belegaj ekzemploj: "Pangu kreis la mondon", "Nüwa kreis la homaron", "Nüwa flikis la ĉielon" k.a. La titoloj mem klarigas pri la signifoj de la supremenciitaj mitoj.

Senspire mi legis la grandiozan komencon de la mirinda unua ĉapitro, pri la kreado de la mondo fare de la giganto Pangu:

"Antaŭ tre tre longe, kiam la ĉielo kaj la tero ankoraŭ ne estis apartigitaj unu de la alia, la universo aspektis kiel ĥaosa bulo simila al granda ovo. Ĝuste en tiu bulo naskiĝis Pangu, prapatro de la homaro. Iun tagon post 18000 jaroj, li subite malfermis la okulojn, vidis nur mallumon kaj sentis fortan sufokiĝon. Li kaptis, ne sciate de kie, hakilegon kaj forte hakis la mallumon antaŭ si. Ekaŭdiĝis tondra bruo, kaj la granda ovo rompiĝis. El ĝi la malpezaj kaj puraj materioj malrapide flirtis supren kaj formis ĉielon, dum la pezaj kaj malpuraj plumbe falis malsupren kaj formis teron."

Min tre emociis la tuta unua ĉapitro pri la genezo fare de Pangu, kaj la legado venigis en mian menson multajn demandojn: Ĉu iu ajn aŭdacas niatempe memfide aserti, ke li aŭ ŝi komprenas ĝisfunde la misteron de la genezo? Ĉu la opinioj de la plej famaj nunaj sciencistoj ne povus esti malakceptataj de ontaj sciencistoj post multaj jarcentoj? Ĉu la ŝanĝo de perspektivo koncerne la genezon de la universo signifas proksimiĝo aŭ malproksimiĝo al la ĝusta kompreno? Kaj kiel oni entute difinu "ĝustan" komprenon? Nepovante firme respondi al tiaj demandoj, mi faris al mi mem pli simplan demandon: Ĉu tiu mito emociigas min? Mi senhezite jesis. Kaj similajn reagojn mi havis ankaŭ legante aliajn samspecajn mitojn de la libro.

En multaj mitaj rakontoj aperas admirindaj protagonistoj, kiuj klopodis plibonigi la vivkondiĉojn de la homaro. Unu el la plej impresa tia heroo estas Fuxi [prononcu: "fuhsi"], kies agadojn oni priskribas tiel:

"Fuxi feliĉe vivis kun la homoj multe da jaroj. Li resumis ĉion en la universo per ok simplaj plensignifaj signoj, inventis reton laŭ araneaĵo, per kiu li lernigis al la homoj fiŝi kaj ĉasi kaj donacis al la homoj fajron tondre estigitan kaj instruis al la homoj kuiri manĝaĵon. Krome li kreis ankaŭ muzikilon nomatan Se kaj komponis melodion Jiabian. Jam en la epoko de Fuxi ekradiis aŭroro de la homa kulturo."

Per interreto vi povas vidi kiel aspektas la kord-muzikilo nomata "Se", ĉe la retpaĝo: https://en.wikipedia.org/wiki/Se_(instrument)

Multaj mitoj prezentas edukvalorajn rakontojn, pere de protagonistoj kun forta memorinda personeco. Bela ekzemplo pri tio estas la rakonto "Jingwei ŝtopis la maron". Tiu mito temas pri diino kiu droniĝis en la maro kaj poste ŝia spirito fariĝis birdo nomata "Jingwei". Onidire ekde tiam, la birdo senĉese ĵetas ŝtonetojn en la maron kun la intenco ŝtopi ĝin. Kortuŝa estas la dialogo inter la primokanta potenca maro kaj la persistema birdeto. Jen bela fragmento el tiu signifa dialogo:

"Jingwei respondis flugante super la maro: 'Mi nepre ŝtopos vin, eĉ se mi devas tiel fari dek milionojn da jaroj, cent milionojn da jaroj, ĝis la fino de universo, la lasta tago de la mondo!'

'Kial vi tiel forte min malamas?'

'Ĉar vi forkaptis mian junan vivon, kaj vi certe senkompate forkaptos la vivon de pli multaj senkulpaj homoj.' "

Similan persistemon oni renkontas ĉe la maljunulo el la rakonto "Montotransloko fare de Malsaĝa Avo". Iusence la persistemo de ĉi tiu protagonisto estas eĉ pli kortuŝa ol tiu de la fabela birdo, ĉar nun ne temas pri dio aŭ pri iu fantazia senmorteca estaĵo, sed pri normala homo. Verŝajne oni nomis lin "Malsaĝa Avo", ĉar li estis entuziasme revema, malsimile al alia maljunulo, kiun oni nomis "Grandaĝulo Saĝa", ĉar tiu havis praktikan pensmanieron. Malsaĝa Avo decidis forigi du montojn kiuj ĝenis lin, ĉar ili baris la vojon antaŭ lia domo. Liaj filoj kaj nepoj konsentis elfosi teron el la montoj kaj forĵeti la elfositaĵojn la maron. Ili bezonis pli ol duonan jaron por iri ĝis la maro kaj reveni, tamen Malsaĝa Avo ne rezignis pri sia ideo. Grandaĝulo Saĝa primokis lin, dirante ke li estas tro maljuna kaj malforta por plenumi tiom grandan revon. Sed jen kion Malsaĝa Avo respondis:

"Kiam mi mortos, miaj filoj daŭrigos la laboron; kiam ili mortos, estos miaj nepoj, kaj poste iliaj filoj kaj nepoj, kaj tiel plu senfine. La du montoj ne plu povos kreski, kaj ni laboros penege generacio post generacio. Kial do ni ne povos ilin ebenigi?"

Grandaĝulo Saĝa trovis neniun vorton por respondi al tiom granda optimismo. La vortoj de Malsaĝa Avo iel atingis la orelojn de la Ĉiela Imperiestro, kiu estis kortuŝita de la persistemo kaj la optimismo de la maljunulo kaj tial ordonis al siaj gigantaj subuloj translokigi la du montojn. La rakonto havas neatenditan finaĵon:

"Unu (monto) estis transportita al Shuodong, la alia al Yongbei. Tiel la du montoj origine ligitaj staris respektive en du malsamaj lokoj."

Do temas fakte pri unu el la plej belaj legendoj ligitaj de geografiaj lokoj. Min impresis tre profunde la eduka mesaĝo de tiu mito.

Alia mito kun neatendita finaĵo enhavanta belegan edukan mesaĝon estas "Rakonto pri Yi kaj Chang'e". En tiu rakonto interplektiĝas multaj agadfadenoj kaj iliaj signifoj estas diversflankaj. Sed la finaĵo fokusiĝas nur sur la rilaton inter la granda heroo Yi kaj lia edzino Chang'e. La paro estis en la komenco dioj, sed perdis sian diecon post kiam Yi mortigis naŭ el la dek sunoj varmegigintajn la teron. Tio estis nur unu el liaj multaj heroecaj agadoj, pro kiuj la homaro estis ege danka al li. Sed dum la homoj estis tre kontentaj havi unu solan sunon kiu sufiĉis al ili, la Ĉiela Imperiestro koleriĝis, ĉar ĉiuj sunoj estis fakte liaj filoj. Tial Yi kaj Chang'e estis punitaj fariĝi homoj. Laŭ la instigo de sia edzino, Yi alfrontis grandajn danĝerojn por havigi por ili ambaŭ eliksiron kapablan igi senmortaj la homojn kiuj englutus ĝin. La kvanto de la eliksiro sufiĉis ĝuste por du homoj, sed kiu englutus la tutan kvanton, tiu povus fariĝi feo kaj vivi eterne en la ĉielo. Chang'e perfidis sian edzon kaj englutis la tutan kvanton por fariĝi feino. Poste, ŝi ne kuraĝis iri al la Ĉiela Palaco, kie la dioj malrespektus ŝin pro ŝia malnobla perfido. Tial ŝi iris al la dezerta Luna Palaco, kie ŝi ekloĝis sola. Jen kiel la aŭtoro priskribas la solecon de la egoisma edzino:

"Ju pli longe ŝi loĝis, des pli ŝi sentis solecon. Ŝi ekpensis pri la plezuro de la familio kaj la boneco de la edzo. Kiel bone estus, se ili ambaŭ glutus la eliksiron kaj eterne vivus sur la homa mondo."

Aliflanke Yi, kiu dum sia tuta vivo amis la homojn pli ol la diojn, restis definitive homo, atendanta maljunecon kaj morton, sed ĝuanta la grandan respekton kaj dankon de la homaro. Soleca li ne estis, sed la perfido de Chang'e profunde suferigis lin. La aŭtoro priskribas poemece lian malĝojon:

"La indigno, malespero kaj malĝojo kvazaŭ venenaj serpentoj implikis lian koron."

Ne nur tiu fascina rakonto, sed ankaŭ multaj aliaj el la libro incitas la leganton mediti pri la rilatoj inter homoj kaj la naturaj fenomenoj kaj entute pri la loko de la homo en la universo.

Mi rekomendas tiun valoran libron al legantoj ĉiuaĝaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin