Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §24-05

(GMT+08:00) 2018-12-27 08:51:10     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§24

§24-05

Zhuangzi diris al Huizi:

庄子曰:

"Se iu arkpafanto hazarde trafis la celon sen fari celadon, ĉu oni povas nomi lin bona arkpafanto kaj tiel konkludas, ke ĉiuj homoj en la mondo povas esti arkpafantoj tiel lertaj, kiel la arkpafisto Yi?"

"射者非前期而中谓之善射,天下皆羿也,可乎?"

"Jes, oni povas tiel diri," respondis Huizi.

惠子曰:"可。"

Zhuangzi ree demandis:

庄子曰:

"Se en tiu ĉi mondo do ekzistas neniu komune akceptita vero kaj ĉiu asertas, ke lia opinio estas la vero, ĉu tiam oni povas konkludi, ke ĉiuj en la mondo estas tiel saĝaj, kiel la reĝo Yao?"

"天下非有公是也,而各是其所是,天下皆尧也,可乎?"

"Jes, oni povas tiel diri," respondis Huizi.

惠子曰:"可。"

"Se estas tiel," diris Zhuangzi, "tiam ekzistas entute kvin skoloj, nome la konfuceismo, la moismo, la skolo de Yang Zhu kaj la skolo de Gongsun Long, plus via skolo. Kiu el tiuj ĉi kvin do estas ĝusta? Aŭ, ĉu vi ĉiuj estas similaj al Lu Ju? Iu el ties disĉiploj diris: 'Mi jam ellernis la Taŭon de vi. Mi jam povas varmigi ding-on en vintro kaj fari glacion en la somero.' Lu Ju diris: 'Tio estas ne pli ol estigi la jangon per jango kaj estigi la jinon per la jino. Tio ne estas la Taŭo, kiun mi instruas. Mi do montru al vi la de mi instruatan Taŭon.' Dirinte tion li komencis agordi du citrojn, el kiuj unu estis metita de li en la salonon kaj la alia en la internan ĉambron. Kiam li plukis la kordon por unu noto sur la unua citro, kaj la dua citro resonas per la sama noto; li plukis la kordon por alia noto sur la unua citro, kaj la dua citro resonas ankaŭ per la alia noto. La sama fenomeno okazas ĉe ĉiuj aliaj kordoj.

庄子曰:"儒墨杨秉四,与夫子为五,果孰是邪?或者若鲁遽者邪?其弟子曰:'我得夫子之道矣!吾能冬歆鼎而夏造冰矣!'鲁遽曰:'是直以阳召阳,以阴召阴,非吾所谓道也。吾示子乎吾道。'于是为之调瑟,废一于堂,废一于室,鼓宫宫动,鼓角角动,音律同矣!

"Se Lu Ju reagordus unu kordon sur unu citro, tiel ke ĝi ne harmoniu kun la kvin ĉefaj notoj, tiam li plukus tiun kordon kaj la dudek kvin kordoj sur la alia citro ĉiuj vibrus. Ĉu tiu ĉi misharmonieco ne similus al la disputoj de viaj kvin skoloj?"

"夫或改调一弦,于五音无当也,鼓之,二十五弦皆动,未始异于声而音之君已!且若是者邪!"

Huizi diris: "Nun la kvar skoloj estas en disputoj kun mi, sin atakante reciproke kaj subigante unu alian per siaj paroloj, argumentoj kaj eĉ sia aŭtoritateco, kaj tamen neniu el ili sukcesis min refuti. Kiel do niaj disputoj povus esti komparataj kun la misharmonieco de la citroj?"

惠子曰:"今夫儒墨杨秉,且方与我以辩,相拂以辞,相镇以声,而未始吾非也,则奚若矣?"

Zhuangzi diris:

庄子曰:

"Iam en la regno Qi iu perdis sian filon, kiu vagis en la regnon Song kaj fariĝis tie gardisto de urbopordego kiel kriplulo, dume li trovis sonorilon kaj tre zorge envolvis ĝin kiel grandvaloraĵon kaj neniam serĉis sian perditan filon ekster sia vilaĝo. Ĉu lia kontraŭracia konduto ne sufiĉe similas la disputojn inter tiuj ĉi skoloj?

"齐人谪于宋者,其命昏也不以完;其求刑钟也以束缚;其求唐子也而未始出域;有遗类矣夫!

"Iu pasaĝero el la regno Chu kverelis kun la pordogardisto de la domo, kie li gastis. Transpasante riveron nokte, li kverelis eĉ kun boatisto tiam, kiam en la boato troviĝis neniu alia homo. Li jam provokis malamikecon antaŭ ol li forlasis la boaton."

楚人寄而谪昏者;夜半于无人之时而与舟人斗,未始离于岑而足以造于怨也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin