Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §24-07

(GMT+08:00) 2018-12-28 09:24:21     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§24

§24-07

Kiam la ministro Guan Zhong falis en malsanon, la duko Huan de la regno Qi lin demandis:

管仲有病,桓公问之曰:

"Vi grave malsaniĝis, sinjoro, kaj nun estas neeble plu fari la eviton. Mi do permesas al mi demandi, al kiu mi devos konfidi la regnajn aferojn, se via malsano pruviĝos fatala?"

"仲父之病病矣,可不谓云至于大病,则寡人恶乎属国而可?"

"Al kiu do vi volos ilin konfidi?" demandis Guan Zhong.

管仲曰:"公谁欲与?"

"Al Bao Shuya," respondis la duko.

公曰:"鲍叔牙。"

"Ne," diris Guan Zhong, "ĉar li estas tro honesta kaj tro pura. Bona homo li ja estas! Sed li ĉiam tenas sin for de tiuj, kiuj estas morale malsuperaj al li. Kiam li aŭdas pri ies kulpo, li tenos ĝin en la menso dum la vivo. Se vi konfidos al li la regnajn aferojn, li limigos vian liberecon kaj ofendos la volon de la popolo, kaj tre baldaŭ li ofendos eĉ vin mem kaj perdos vian favoron."

曰:"不可。其为人挈廉,善士也;其于不己若者,不比之又,一闻人之过,终身不忘。使之治国,上且钩乎君,下且逆乎民。其得罪于君也将弗久矣!"

"Do, al kiu mi konfidu?" demandis la duko.

公曰:"然则孰可?"

"Se estas neniu alia elekto, Xi Peng taŭgos. Li ĉiam forgesas la kulpojn de tiuj, kiuj estas super li, kaj emas amikiĝi kun tiuj, kiuj estas sub li. Li bedaŭras, ke li ne estas egala al la Flava Imperiestro kaj montras komprenemon kaj simpation al tiuj, kiuj ne estas egalaj al li. Laŭ li tiu, kiu dividas sian virton kun aliaj, estas nomata saĝulo, kaj tiu, kiu dividas siajn talentojn kun aliaj, estas nomata indulo; tiu, kiu arogante rigardas sin supera per sia virto al aliaj, neniam gajnas ilian koron, kaj tiu, kiu humile rigardas sin malsupera per sia virto al aliaj, ĉiam gajnas ilian koron. Troviĝas iaj regnaj aferoj, en kiujn li povus ne enmiksiĝi; kaj ankaŭ iaj familiaj aferoj, en kiujn li povus ne enmiksiĝi. Se estas neniu alia elekto, Xi Peng taŭgos."

对曰:"勿已,则隰朋可。其为人也,上忘而下畔,愧不若黄帝,而哀不己若者。以德分人谓之圣;以财分人谓之贤。以贤临人,末有得人者也;以贤下人,未有不得人者也。其于国有不闻也,其于家有不见也。勿已则隰朋可。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin