La blanka ardeo (trad.) | Pej Piaŭ | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-12-31 20:03:29     Redaktoro:Ema

La blanka ardeo

Guo Moruo

 

Elĉinigis Pej Piaŭ

 

La blanka ardeo estas delikata poemo.

Ĉio, ĉu la kolora kombiniĝo, ĉu la figura mezuro, estas tre precize konvena.

La blanka cikonio trovas sin tro granda kaj iom rigida; eĉ se temas pri la rozkolora ardeo aŭ la griza ardeo, ankaŭ ĝi montras sin iom granda kaj stranga. Sed la belon de la blanka ardeo oni tamen forgesas pro ĝia ofta vidateco.

Jen la neĝe blankaj plumoj, korpe flulinia formo, ferkolora longa beko, kaj helverdaj piedoj. Se longiĝi je unu colo, ĝi estus tro longa, se mallongiĝi je unu colo, ĝi aspektus tro mallonga; kaj se ankoraŭ pli iomete ĝin heligi, ĝi jam tro blankus; se ankoraŭ pli iomete ĝin grizigi, ĝi jam tro nigrus.

En klara akvokampo troviĝas unu aŭ du ardeoj, kiuj fiŝojn kaptas, kaj la tuta kampo nun fariĝas bildo en glazurita kadro, impresa kvazaŭ, ke la kampo estus ĝuste tiel granda, kiel speguleto en tualetujo, desegnita de iu arte ambicia speciale por la ardeoj.

Ĉiufoje, en la serena mateno, ĝi sola staras sur la supro de arbeto, ŝajne maltrankvila, sed fakte senzorgema. La teniĝo estas tre malfacile montrata de aliaj birdoj. Oni diras, ke ĝi faras gvaton. Ĉu ĝi vere gvatas?

Iafoje, en la aero vesperkrepuska, la blanka ardeo flugas malalte, kio estas favoro por la vivo en vilaĝo. Tiam ĝi klariĝas kiel en bildon kaj estas ekanimita.

Eble iuj havas bedaŭron en tiu ĉi perfekteco: la blanka ardeo ne scipovas kanti. Sed ĉu la blanka ardeo mem ne estas bela kanto? Ne, kanto estus tro sonora. La blanka ardeo estas ja poemo, poemo en prozo, rimita en sia animo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin