Tri poemoj (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-12-31 20:03:16     Redaktoro:Ema

                                  Tri poemoj

                    Esperantigitaj de Wang Dayou

            Poeto en Tang-dinastio: Shi Jianwu (780—861)

                        

                          Kanto pri mia filineto

                        Shi Jianwu (780—861)

Mia filineto estas apenaŭ ses-jara;

Ŝi ne povas distingi lertecon de mallerteco.

Vespere transpaŝinte la sojlon,

Ŝi preĝas, ke la luno estu ĉiam brila.

                  

                幼女词

             施肩吾(唐)

幼女才六岁,未知巧与拙。

向夜在堂前,学人拜新月。 

                         

                       Malfrua aŭtuno

                Zhou Zizhi (1082—1155)

Super la malvarmaj arboj leviĝas la brila luno,

La roso malfruaŭtuna humidigas miajn vestojn.

Etaj lampiroj ne scias, ke jam malfruas la sezono,

Ili ankoraŭ flugas super la akvo kun sia lumeto.*

*La lampiro estas insekto de mallonga vivo. Kiam la aŭtuno forpasas, ĝia vivo finiĝas, sed ĝi nun ankoraŭ brilas per sia malforta lumo, dum ĝi ankoraŭ vivas. Per tiu ĉi verskvaro la poeto fakte intencas laŭdi la spiriton de "la homo maljuna devas dediĉi sian lastan energion al la bono de aliaj".

                           

                            秋晚

                      周紫芝(宋)

月向寒林欲上时,露从秋后已沾衣。

微萤不自知时晚,犹抱余光照水飞。

         

        Skribita sur la pentraĵo de Xu Mingshu pri vizito al Dai*

                                Zeng Ji (1084—1066)

Kaptite de kaprico, li ekiris por viziti sian amikon longe nevidatan;

La neĝo kaj la luno sur la rivero Shanxi ambaŭ estas brilaj en la nokto.

Se Wang ne returnus sian boaton tiam, kiam lia kaprico pasus,

Tiuokaze certe ne estus tia rakonto ekstreme stranga kaj franda.

*Xu Mingshu: la adoltiĝa nomo de la Song-dinastia pentristo Xu Jing, kiu lertis en la pentrado de pejzaĝoj. La pentraĵo, sur kiu la poeto skribis sian poemon, prezentas la epizodon, kiu rakontas la jenon: la Jin-dinastia klerulo Wang Huizhi, kiu vivis en Shanyin (la nuna Shaoxing), vekiĝis en iu neĝa nokto kaj subite ekpensis pri sia amiko Dai Kui, kiu tiam loĝis en Shanxi. Li tuj ekveturis en boato por lin viziti. Post longa nokta velado li finfine atingis Shanxi. Subite Wang returnis sian boaton kaj revenis hejmen. Kiam oni poste demandis lin, kial li ne persone vidis Dai kiel li komence intencis, li respondis: "Mi aliris en gaja humoro kaj reiris same en gaja humoro. Kial do mi nepre devus vidi lin persone?" La kleruloj de la dinastio Jin donis gravecon al "la sekvado de sia laŭvoleco kaj sia instinkto", kaj tiu ĉi epizodo servas kiel klasika ekzemplo.

                 

                书徐明叔访戴图

                      曾几(宋)

小艇相从本不期,剡中雪月并明时。

不因兴尽回船去,那得山阴一段奇。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin