Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §24-12

(GMT+08:00) 2019-01-02 09:03:57     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§24

§24-12

Ye Que renkontiĝis kun Xu You kaj demandis tiun: "Kien vi iras?"

啮缺遇许由曰:"子将奚之?"

"Mi fuĝis de la reĝo Yao," respondis Xu You.

曰:"将逃尧。"

"Kial do?" demandis Nie Que.

曰:"奚谓邪?"

"La reĝo Yao nepre volas praktiki la humanecon. Mi timas, ke li fariĝos mokataĵo de la mondo. La homoj en la estontaj epokoj apenaŭ eviteble sin manĝos reciproke.

曰:"夫尧畜畜然仁,吾恐其为天下笑。后世其人与人相食与!

"Estas ne malfacile kolekti la popolon ĉirkaŭ vi. Montru amon al ili, kaj ili intimiĝos kun vi; profitigu ilin, kaj ili venos al vi; laŭdu ilin, kaj ili laboros diligente; trudu al ili tion, kion ili abomenas, kaj ili forlasos vin. La amo kaj la profitigo venas el la humaneco kaj la justeco. Estas malmultaj, kiuj forrifuzas la humanecon kaj la justecon, dum multaj estas tiuj, kiuj ricevas profiton el ili.

夫民不难聚也,爱之则亲,利之则至,誉之则劝,致其以恶则散。爱利出乎仁义,捐仁义者寡,利仁义者众。

"La agoj humanaj kaj justaj ĝenerale ne radikas en la sincereco kaj povas fariĝi iloj en la manoj de bestecaj aviduloj. Tial, se iu celas profitigi la mondon nur per sia propra decido, lia opinio povas esti tiel supraĵa kiel unu sola ekrigardo. La reĝo Yao sciis nur, ke la induloj estas utilaj al la mondo, sed ne sciis, ke ili estas ankaŭ malutilaj al ĝi. Nur tiuj, kiuj tenas sin for de la induloj, povas kompreni tion ĉi."

夫仁义之行,唯且无诚,且假乎禽贪者器。是以一人断制天下,譬之犹一见也。夫尧知贤人之利天下也,而不知其贼天下也。夫唯外乎贤者知之矣。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin