Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §24-13

(GMT+08:00) 2019-01-04 08:52:38     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§24

§24-13

Troviĝas tiuj, kiuj estas vante malmodestaj; troviĝas tiuj, kiuj estas kontentaj pri kelktempaj trankvilo kaj komforto; kaj troviĝas tiuj, kiuj senfine laboregas.

有暖姝者,有濡需者,有卷娄者。

Tiuj, kiuj vante malmodestas, lernas la vortojn de iu instruisto kaj ĉiam papagumas. Vantaj kaj malmodestaj, ili tamen ne scias, ke ili en efektiveco lernas nenion. Jen kial oni nomas ilin vante malmodestaj.

所谓暖姝者,学一先生之言,则暖暖姝姝而私自说也,自以为足矣,而未知未始有物也。

Tiuj, kiuj estas kontentaj pri kelktempaj trankvilo kaj komforto, estas kiel la pedikoj sur porko. Ili elektas sur la porko lokon, kie la haregoj estas maldensaj kaj longaj, pensante, ke ĝi estas granda palaco aŭ vasta ĝardeno. Ili rigardas la lokojn inter la femurfaldoj, la mamojn ktp. kiel siajn komfortajn ĉambrojn kaj agrablan loĝejon. Ili ne scias, ke pli aŭ malpli baldaŭ la buĉisto svingos siajn brakojn, alportos faskon da branĉetoj kaj faros fajron, kaj forbruligos ilin kune kun la porkaj haroj. Ili prosperas kun la medio kaj pereas kun la medio. Jen kial oni nomas ilin kontentaj pri kelktempaj trankvilo kaj komforto.

是以谓暖姝者也。濡需者,豕虱是也,择疏鬣,自以为广宫大囿。奎蹄曲隈,乳间股脚,自以为安室利处。不知屠者之一旦鼓臂布草操烟火,而己与豕俱焦也。此以域进,此以域退,此其所谓濡需者也。

Tiuj, kiuj senfine laboregas, estas tiaj homoj, kia la reĝo Shun estis. La ŝafaĵo ne amas la formikojn, dum la formikoj amas la ŝafaĵon, ĉar tiu ĉi havas fortan odoron, kiu altiras la formikojn. La ordinaraj popolanoj amis la reĝon Shun, ĉar li havis ŝafaĵan odoron, nome la humanan konduton. Shun trifoje ŝanĝis sian ĉefurbon, ĝis fine li elektis la dezertan ebenaĵon Deng por la ĉefurbo. Pli ol cent mil familioj lin sekvis. La reĝo Yao aŭdis, ke Shun estas virta indulo kaj donis al li la sterilan regionon esperante, ke li superŝutos la popolon per siaj bonfaroj. Shun laboregis en tiu regiono ĝis li maljuniĝis kaj kadukiĝis, sed li ankoraŭ ne povis eksiĝi por ĝui ripozon. Jen kial oni nomas tiajn homojn senfine laboregantaj.

卷娄者,舜也。羊肉不慕蚁,蚁慕羊肉,羊肉膻也。舜有膻行,百姓悦之,故三徙成都,至邓之墟而十有万家。尧闻舜之贤,举之童土之地,曰:"冀得其来之泽。"舜举童土之地,年齿长矣,聪明衰矣,而不得休归,所谓卷娄者也。

Tial la de dio inspirita homo abomenas havi multajn homojn kolektiĝantajn ĉirkaŭ li. Kiam multaj kolektiĝas ĉirkaŭ li, tiam devas esti disputoj; kiam estiĝis disputoj, tiam devas esti malavantaĝoj al li. Kaj tiel, li estas nek tro intima al iu ajn, nek tro fremda al iu ajn. Li kulturas sian virton kaj nutras sian harmonion, por konformigi sin al la mondo, kaj pro tio li estas nomata vera homo, sen la saĝeco de la formikoj, sen la senzorga agrableco de la fiŝoj en la akvo kaj sen la intenco de la ŝafoj eligi altirantan odoron.

是以神人恶众至,众至则不比,不比则不利也。故无所甚亲,无所甚疏,抱德炀和,以顺天下,此谓真人。于蚁弃知,于鱼得计,于羊弃意。

Li uzas siajn okulojn nur por rigardi kion li povas vidi; li uzas siajn orelojn nur por aŭskulti kion li povas aŭdi; li uzas sian menson nur por pripensi tion, kio povas esti pripensata. Tiel agante, li povas esti nature kvieta kaj ĉiam konformigi siajn ŝanĝiĝojn al la naturo.

于目视目,以耳听耳,以心复心。若然者,其平也绳,其变也循。

En la antikveco la veraj homoj traktis la homon laŭ la Taŭo de la ĉielo kaj ne ĝenis la ĉielon per la homaj aferoj. Ili opiniis, ke la vivo estas akiro kaj la morto estas perdo, aŭ ke la morto estas akiro kaj la vivo estas perdo.

古之真人!以天待之,不以人入天,古之真人!得之也生,失之也死;得之也死,失之也生。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin