Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §24-15

(GMT+08:00) 2019-01-07 14:18:15     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§24

§24-15

Kiam la reĝo Gou Jian de la regno Yue retiriĝis kun siaj tri mil soldatoj sur la monton Kuaiji, nur lia ministro Wen Zhong sciis kiel savi tiun ĉi pereantan regnon, sed li tamen ne sciis antaŭvidi sian propran ruiniĝon post la venko de sia reĝo super la malamiko. Tial, estas dirite: "La okuloj de la strigo taŭgas por vidado nur en la nokto; la kruroj de la gruo havas sian destinitan longecon — tranĉe mallongigi ĝin kaŭzos aflikton."

句践也以甲楯三千栖于会稽,唯种也能知亡之所以存,唯种也不知其身之所以愁。故曰:鸱目有所适,鹤胫有所节,解之也悲。

Tial estas dirite: "Kiam la vento blovas, la rivera akvo malkreskas; kiam la suno brilas, la rivera akvo same malkreskas. Kaj tamen, kiam la vento blovas kaj la suno brilas samtempe, la rivera akvo tute ne malkreskas, ĉar tiam estas konstanta alfluo de ĝia fonto." Tiel estas evidente, ke la akvo estas nedisigebla for de la tero, ke la ombro estas nedisigebla for de la homo mem, kaj ke unu objekto estas nedisigebla for de la alia.

故曰:风之过,河也有损焉;日之过,河也有损焉;请只风与日相与守河,而河以为未始其撄也,恃源而往者也。故水之守土也审,影之守人也审,物之守物也审。

La okuloj estos vunditaj, se ili estas trostreĉitaj; la oreloj estos vunditaj, se ili estas trostreĉitaj; la menso estos vundita, se ĝi estas trostreĉita. Tro da sprito vundas la homan menson, kaj estas tro malfrue por penti kiam la vundo jam estas farita. La malfeliĉo kreskas kun la tempo kaj, por ĝin eviti, oni devas kulturi sin por reveni al la origina natura stato. Oni bezonas sufiĉe longan tempon por atingi la atendatan rezulton. Ĉu ne estas bedaŭrinde, ke oni konsideras la talentojn kaj sukcesojn kiel siajn trezorojn? Rezulte de tio, ofte ruinigoj estas kaŭzataj al la regno kaj la popolo, sed oni rifuzas aŭskulti tiun ĉi rezonadon.

故目之于明也殆,耳之于聪也殆,心之于殉也殆,凡能其于府也殆,殆之成也不给改。祸之长也兹萃,其反也缘功,其果也待久。而人以为己宝,不亦悲乎!故有亡国戮民无已,不知问是也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin