Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §24-16

(GMT+08:00) 2019-01-07 14:18:52     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§24

§24-16

Kvankam la homaj piedoj okupas nur tre malgrandajn pecojn da tero, tamen ĝuste pere de la tuta spaco de la tero, kiun la piedoj ne okupas, la homo povas marŝi sur la vasta tero. Kvankam la homa inteligento penetras nur tre malgrandan parcelon de la totalo de la scioj, tamen ĝuste pere de tio, kion la inteligento ne penetras, la homo povas kompreni, kio estas la ĉielo.

故足之于地也践,虽践,恃其所不碾而后善博也;人之于知也少,虽少,恃其所不知而后知天之所谓也。

Oni atingas la plej grandan sciadon, se oni konas la grandan unuon, la grandan obskuron, la grandan vidon, la grandan ekvilibron, la grandan leĝon, la grandan fidon kaj la grandan pacon. La granda unuo kunigas ĉion en la mondo; la granda obskuro disigas ĉion en la mondo; la granda vido penetras ĉion en la mondo; la granda ekvilibro raciigas ĉion en la mondo; la granda leĝo regas ĉion en la mondo; la granda fido gajnas ĉion en la mondo; la granda paco konservas ĉion en la mondo.

知大一,知大阴,知大目,知大均,知大方,知大信,知大定,至矣!大一通之,大阴解之,大目视之,大均缘之,大方体之,大信稽之,大定持之。

Se via menso ampleksos ĉion en la mondo, vi ampleksos la naturon; se vi sekvos la naturon, vi havos klaran perspektivon; se vi atingos la landon de obskuro, vi povos returniĝi; se vi atingos la originan komencon, vi atingos la Taŭon.

尽有天,循有照,冥有枢,始有彼。则其解之也似不解之者,其知之也似不知之也,不知而后知之。

Via interpreto pri la naturo ŝajnas ne tia, kia la interpreto devas esti; via kompreno pri la naturo ŝajnas ne tia, kia la kompreno devas esti; via kompreno venas el nekompreno. Kiam vi esploras ion, vi devas fari nek jesigon, nek neadon. Ĉiuj estaĵoj estas tiel diferencaj inter si, sed ĉiu el ili havas sian realecon. La pasinteco kaj la nuneco povas nek anstataŭi unu la alian, nek influi unu la alian. Ĉu tio ne estas ĝenerala leĝo? Kial vi ne ĝisfunde demandas pri tio, por forigi vian konfuzon? Se vi penas solvi vian konfuzon per tio, pri kio vi ne estas konfuzita, vi revenos al la senkonfuza stato. Tiamaniere vi estos en la plej kompleta senkonfuzeco.

其问之也,不可以有崖,而不可以无崖。颉滑有实,古今不代,而不可以亏,则可不谓有大扬搉乎!阖不亦问是已,奚惑然为!以不惑解惑,复于不惑,是尚大不惑。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin