Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §25-01

(GMT+08:00) 2019-01-08 10:03:43     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§25

§25-01

Kiam Peng Zeyang vojaĝis en la regno Chu, la ministro Yi Jie rekomendis lin al la reĝo, sed tiu rifuzis doni al li aŭdiencon. Yi Jie ne plu insistis kaj retiriĝis el la kortego hejmen.

则阳游于楚,夷节言之于王,王未之见。夷节归。

Peng Zeyang iris viziti Wang Guo kaj demandis tiun: "Kial vi ne rekomendas min al la reĝo?"

彭阳见王果曰:"夫子何不谭我于王?"

"Mi havas malpli da influo ĉe la reĝo, ol Gongyue Xiu," diris Wang Guo.

王果曰:"我不若公阅休。"

"Kio do estas Gongyue Xiu?" demandis Peng Zeyang.

彭阳曰:"公阅休奚为者邪?"

"Li estas tia homo," diris Wang Guo, "kiu pikadas per lanco trioniksojn en la rivero dum la vintro kaj ripozas ĉe la piedo de monto dum la somero. Kiam iuj preterpasantoj demandis lin, li diris: 'Tio estas mia loĝejo.' Nun ke eĉ Yi Jie ne sukcesis vin rekomendi, por ne paroli pri mi. Mi ja ne estas tiel taŭga por tio, kiel Yi Jie. Kvankam Yi Jie ne posedas virton, tamen li estas tre inteligenta. En siaj interrilatoj kun aliaj kaj en sia ĉasado de riĉeco kaj honoroj, dank' al sia inteligenteco anstataŭ al sia virto li ĉiam atingas sukcesojn. Li ne helpas aliajn disvolvi la virton, sed helpas aliajn detrui la virton. Tiu, kiu suferas malvarmon kaj tamen ne povas pruntepreni al si vintran veston, nutras nur la esperon, ke la milda printempo revenos kiel eble plej baldaŭ; tiu, kiu suferas someran varmegon, forte sopiras al la malvarma vento vintra. La tuta mondo scias, ke la reĝo de la regno Chu havas aspekton majestan kaj severan. Li estas senindulga kiel tigro kontraŭ krimuloj. Neniu krom tiuj, kiuj posedas grandegan eloventecon aŭ modelan virtecon, povas lin sukcese persvadi.

曰:"冬则捉鳖于江,夏则休乎山樊。有过而问者,曰:'此予宅也。'夫夷节已不能,而况我乎!吾又不若夷节。夫夷节之为人也,无德而有知,不自许,以之神其交,固颠冥乎富贵之地。非相助以德,相助消也。夫冻者假衣于春,喝者反冬乎冷风。夫楚王之为人也,形尊而严。其于罪也,无赦如虎。非夫佞人正德,其孰能挠焉。

"Tial la saĝulo en mizero povas forgesigi al siaj familianoj la mizeron; en sia distingiteco li same povas forgesigi al siaj familianoj liajn titolojn kaj agi en humila maniero. Li trovas plezuron en la traktado de aferoj kaj ĝojon en la komunikiĝado kun la popolo, dume li ĉiam gardas sian personecon. Tiamaniere li harmoniigas la popolon per instruoj sen vortoj kaj plibonigas la homojn vivante inter ili kiel egalulo. Li harmoniigas ankaŭ la rilatojn inter la patro kaj la filoj, tiel ke ĉiu el ili okupas la lokon, kiu konvenas al li, kaj vivas pacan vivon en la familio. Li vivas en kvieteco kaj senagado, kaj lia mensostato estas tiel malproksime de tiu de la ordinaraj homoj. Jen kial mi diras, ke vi devas vin turni al Gongyue Xiu kun via peto rekomendi vin al la reĝo."

故圣人其穷也,使家人忘其贫;其达也,使王公忘爵禄而化卑;其于物也,与之为娱矣;其于人也,乐物之通而保己焉。故或不言而饮人以和,与人并立而使人化,夫子之宜。彼其乎归居,而一闲其所施。其于人心者,若是其远也。故曰:'待公阅休'。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin