Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §25-02

(GMT+08:00) 2019-01-08 10:03:43     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§25

§25-02

La saĝulo komprenas ĉiujn komplikajn problemojn de la mondo kaj ampleksas en la menso la tutan universon, sed li ne scias, kial la mondo estas tia. Tiu ĉi limigiteco venas el lia denaska naturo. Ĉar li prenas la naturon kiel sian instruiston, tial li estas nomata saĝulo. Se li afliktiĝas pro sia nesufiĉa saĝeco kaj agas kun limigiteco kaj nekonstanteco, kion do li povas fari kontraŭ tio ĉi?

圣人达绸缪,周尽一体矣,而不知其然,性也。复命摇作而以天为师,人则从而命之也。忧乎知而所行恒无几时,其有止也若之何!

Supozu homon, kiu posedas naturan belecon. Se oni ne diras al li pri lia beleco, li ne scias, ke li estas bela, eĉ se oni proponas al li spegulon. Tute egale, ĉu tion li scias aŭ ne, ĉu tion li aŭdas aŭ ne, lia beleco neniel malaperos. Tio estas la manifestiĝo de lia denaska naturo. La saĝulo amas la popolon kaj la popolo nomas lin saĝulo. Se la popolo ne diras al li, li ne scias, ke li amas la popolon. Tute egale, ĉu tion li scias aŭ ne, ĉu tion li aŭdas aŭ ne, lia amo al la popolo neniel malaperos kaj ankaŭ lia harmonio kun la popolo ne malaperos. Tio estas la manifestiĝo de lia denaska naturo.

生而美者,人与之鉴,不告则不知其美于人也。若知之,若不知之,若闻之,若不闻之,其可喜也终无已,人之好之亦无已,性也。圣人之爱人也,人与之名,不告则不知其爱人也。若知之,若不知之,若闻之,若不闻之,其爱人也终无已,人之安之亦无已,性也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin