Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §25-04

(GMT+08:00) 2019-01-09 15:32:39     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§25

§25-04

La reĝo Ranxiang kaptis la esencon de la Taŭo kaj sekvis la naturan evoluon de la estaĵoj. Li havis nek komencon, nek finon kune kun ĉiuj estaĵoj en la mondo. Li ŝanĝiĝis kun ĉiuj estaĵoj en la mondo, sed li tenis sian internan menson pura, ĉiam en perfekteco.

冉相氏得其环中以随成,与物无终无始,无几无时。日与物化者,一不化者也。阖尝舍之!

Se ni prenas la naturon kiel nian instruiston kaj tamen ni malsukcesas en la sekvado de la naturo, tiam ni en efektiveco konkuras kun la estaĵoj en la mondo kaj sekve perdas nian denaskan naturon. Tiel agante, kiel ni povus konformigi nin al la naturo? Por la saĝulo ekzistas la ideo nek pri la naturo, nek pri la homo, nek pri la origino, nek pri la estaĵoj en la mondo. Li sin movas kun la naturo sen halto kaj travivas ĉion sen perdo. Kiel perfekte li konformigas sin al la naturo!

夫师天而不得师天。与物皆殉。其以为事也,若之何!夫圣人未始有天,未始有人,未始有始,未始有物,与世偕行而不替,所行之备而不恤,其合之也,若之何!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin