ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUDEK-KVINA
Peng Zeyang
则阳
§25
§25-05
Prenante kiel sian instruanton la palaco-gardiston Deng Heng, la reĝo Tang lernis de tiu, sed li ne limigis sin je kio estis instruita. Li lernis de sia instruanto lian konformiĝon al la naturo. Li tiel famigis Deng Heng, sed li mem tute ne zorgis pri sia renomo. Rezulte de tio la reĝo Tang kaj Deng Heng ambaŭ akiris belan renomon. Konfuceo fariĝis fama instruisto de la mondo same forgesante sian renomon. Tial la saĝulo Rongcheng diris: "Kiel sen la tagoj ne ekzistus la jaroj, tiel sen la internaĵoj ne ekzistus la eksteraĵoj."
汤得其司御门尹登恒为之傅之。从师而不囿,得其随成。为之司其名,之名嬴法,得其两见。仲尼之尽虑,为之傅之。容成氏曰:"除日无岁,无内无外。"