Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §25-07

(GMT+08:00) 2019-01-11 11:00:30     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§25

§25-07

Vojaĝante al la regno Chu, Konfuceo tranoktis en supovendejo ĉe la piedo de la monto Yiqiu. Sur la tegmento de najbara domo tuj aperis la mastro kaj lia edzino kun siaj geservistoj, por kaŝe rigardi Konfuceon kaj liajn sekvantojn.

孔子之楚,舍于蚁丘之浆。其邻有夫妻臣妾登极者。

"Kion faras tiu grupo da homoj tie?" demandis Zilu, disĉiplo de Konfuceo.

子路曰:"是稷稷何为者邪?"

"Ili estas la servantoj de saĝulo," respondis Konfuceo. "La saĝulo vivas miksiĝe inter la popolanoj kaj kaŝas sin meze de la kampoj. Lia famo malaperis, sed liaj aspiroj restas senlimaj. Eĉ se lia buŝo parolas, lia menso restas silenta. Li agas kontraŭe al la mondaj konvencioj, malvolonte konformigi sin al ili. Li devas esti ermito. Ĉu li estas Shinan Yiliao?"

仲尼曰:"是圣人仆也。是自埋于民,自藏于畔。其声销,其志无穷,其口虽言,其心未尝言。方且与世违,而心不屑与之俱。是陆沉者也,是其市南宜僚邪?"

Zilu petis la permeson inviti lin, sed Konfuceo diris:

子路请往召之。孔子曰:

"Lasu tion. Li scias, ke mi bone konas lin kaj ke mi estas ĉi tie en la regno Chu. Li certe pensas, ke mi invitos lin en la nomo de la reĝo de la regno Chu. Cetere, li konsideras min kiel homon malican kaj bele-paroleman, kiel do li povus mem veni kaj vidi min. Por li aŭskulti bele-parolanton ja estas honto, por ne paroli pri la persona vido. Kiel do povus esti, ke li restas ĉi tie por nin atendi?"

"已矣!彼知丘之著于己也,知丘之适楚也,以丘为必使楚王之召己也。彼且以丘为佞人也。夫若然者,其于佞人也,羞闻其言,而况亲见其身乎!而何以为存!"

Zilu do iris tien por vidi la ermiton kaj trovis, ke la domo jam estas senhoma.

子路往视之,其室虚矣。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin