Ĉe la fenestro troviĝas pego (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-01-14 09:04:56     Redaktoro:Ema

Ĉe la fenestro troviĝas pego

Verkis Deng Yingxue

Elĉinigis Vejdo

 

Post blindiĝo de liaj okuloj, liaj memoroj fariĝis pli kaj pli klaraj kaj freŝaj.

Li ofte pensis pri la printempo, antaŭ kiu lin trafis la okulmalsano. Tiam li estis leganta libron ĉe la tablo. Subite grizbruna birdo alflugis al la fenestro. Starante sur la fenestrobreto, ĝi sagace ĉirkaŭrigardis. Ĝi havis pintan kaj longan bekon, kiu similis al solida ferhoko. La plumoj sur ĝiaj flugiloj kaj vosto kun miksitaj koloroj de nigro kaj blanko impresis bele.

"Kiel aminda birdo!" li senĉese laŭdadis. Li ĝin fikse rigardis sen palpebrumado, tute absorbite, ĝis ĝi forflugis al fruktoĝardeno nemalproksima.

La patrino ridetante diris: "La pego alvenas al nia fruktoĝardeno kiel kuracisto. Ŝajnas, ke ni havos riĉan rikolton ĉijare."

Ĝis nun tiuj paseoj ankoraŭ ŝvebas antaŭ liaj okuloj, sed la realo jam tute ŝanĝiĝis. Lia mondo disfalis, kaj la pego, kiun li ŝatis, forflugis oni ne scias kien.

Pensante pri tio, li kaŝe faligis larmojn. La patrino sidiĝis ĉe li senvorte, nur forviŝis liajn larmojn kaj milde glatigis liajn harojn per sia kruda mano.

Iutage, kiam li kuŝis stupore en la lito, subite la patrino gaje diris al li: "La pego alflugis kaj nun ĝi staras sur la fenestrobreto de nia hejmo."

Li abrupte sidiĝis. Tio vere estis surprizo, kvazaŭ du malnovaj amikoj renkontiĝus.

Li mallaŭte demandis al sia patrino: "Ĉu ĝi estas la sama kiel tiu antaŭe?

Ŝi duonvoĉe respondis: "Jes, eble ĝi ja estas tiu, kiun ni vidis antaŭe."

Turninte sian vizaĝon, li penis aŭskulti, sed li aŭdis nenian voĉon.

Ŝi klarigis: "Ĝi ne havas bonan humoron hodiaŭ. Ĝi ne volas kanti."

Ekde kiam li malsaniĝis, ŝi fariĝis pli kaj pli firma kaj humura. Ŝia spritaĵo lin amuzis.

La duan tagon li vere aŭdis la pepadon de la pego, kies klaraj kaj melodiaj "Ang-Ang" krioj ankoraŭ sonis ĉe liaj oreloj.

Fakte la krioj de pego estis neniom belsonaj, sed en liaj oreloj tiuj krioj kvazaŭ venis el la ĉielo.

La pego verŝajne konis lian koron, kaj de tempo al tempo flugfalis sur la fenestrobreton kaj kantis por li, kvazaŭ konversaciante kun li. Ĉiufoje, kiam la birdo alflugis, lia koro pleniĝis je ĝojo. Li imagis, kiel la birdo ĉirkaŭrigardas, starante sur la fenestrobreto: sunlumo disverŝas radiojn sur ĝian korpon, vestante ĝin per orkolora gazo; ĝia akra beko, kune kun la kapo, turniĝas en diversaj direktoj, ŝajne ĝi pretigas sin eliri por kuracado en ĉiu momento... Pensante pri tio, li montris delikatan rideton sur la vizaĝo.

Ankaŭ la patrino ŝatis tiun pegon. Ĉiufoje, kiam la birdo alflugis, ŝi sidiĝis silente kontraŭ li, sen diri unu vorton. Li konsideris, ke lia patrino certe stuporiĝas en rigardado al ĝi.

Kiam lia mondo fariĝas pli kaj pli mallarĝa, krom lia patrino akompananta lin, la pego, kiel malnova amiko, des pli sentigis lin tre plezura.

Poste lia patrino kunportis lin ĉien por kuracado, kaj li finfine liberiĝis de blindeco!

Antaŭ liaj okuloj la patrino aspektis multe pli maljuna kaj kaduka ol antaŭe. Ventblovo flirtigis ŝian faskon da blankaj haroj ĉe ŝia vizaĝo, kvazaŭ ŝirmante ŝiajn okulojn plenajn je varmaj larmoperloj. Sed ŝiaj larmoj ne povis esti retenitaj kaj falglitis sur ŝia osteca vizaĝo kun feliĉa mieno.

Li prenis la patrinon je la mano, ne povante ekparoli kun retenitaj plorsingultoj.

Kiam li hejmenrevenis, li iris al la fenestro por rigardi, ĉu la pego ankoraŭ troviĝas tie.

Tamen ĉio ekster la fenestro surprizis lin. La antaŭa ĝardeno en pompanta verdaĵo jam malaperis senspure, kaj anstataŭe staris vico da simplaj kabanoj el ferplatoj.

"Tiujare, kiam vi malsaniĝis, mi forvendis la ĝardenon," la patrino diris kun granda bedaŭro.

Estis certe, ke ŝi elspezis la monon por kuraci lin. Antaŭe ŝi ĉiam diris al li, ke la mono por kuraci lian malsanon estas la mono, kiun ŝi ŝparis. Tio pruvis, ke ŝi trompis lin. Kaj ankaŭ li naskis dubon, de kie ŝi venigis la pegon.

Kun rideto ŝi diris: "Nenia pego... Por ĝojigi vin mi mem faris inventon: mi aŭdigis sonregistraĵon.

Liaj larmoj malrapide falis. Lia patrino, jam pli ol sesdek-jara, ne estis multe klera. "Aŭdigi sonregistraĵon" eble estis ŝia plej granda inventaĵo dum ŝia tuta vivo.

Li neniam vidas plu tiun pegon, sed en lia koro ĉiam troviĝas unu bela birdo, la birdo kiu estas pentrita per la patrina amo kaj eterne ŝvebas en lia vivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin