Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §25-09

(GMT+08:00) 2019-01-14 16:35:05     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§25

§25-09

Iun tagon Bai Ju, kiu studis sub Laŭzi, diris al sia majstro:

柏矩学于老聃,曰:

"Bonvole donu al mi forpermeson, por ke mi faru rondvojaĝon al la mondo."

"请之天下游。"

"Lasu tion," diris Laŭzi. "La mondo estas ĝuste la sama kiel la loko, kie vi nun restas."

老聃曰:"已矣!天下犹是也。"

Kiam Bai Ju ree faris la peton, Laŭzi diris:

又请之,老聃曰:

"Per kiu loko do vi komencos vian vojaĝon?"

"汝将何始?"

"Per la regno Qi," respondis Bai Ju.

曰:"始于齐。"

Kiam li atingis la regnon Qi, li vidis la kadavron de ekzekutita krimulo. Li bone kuŝigis ĝin kaj kovris ĝin per sia robo. Poste li vee kriis al la Ĉielo kaj lamentante diris:

至齐,见辜人焉,推而强之,解朝服而幕之,号天而哭之,曰:

"Ho ve, ho ve! Nun la mondo suferas grandan katastrofon kaj vi estas la unua viktimo! Oni ja diras: 'Ne estu ŝtelisto! Ne estu murdisto!' Sed, kiam la honoro kaj la malhonoro estas bone difinitaj, oni vidas, kiajn malbonojn ili kaŭzas; kiam la riĉaĵoj kaj komercaĵoj estas akumulitaj, oni vidas, por kio la homoj konkuras inter si. Nun ke tio, kio rezultigas mizerojn, estis bone difinita, kaj tio, por kio la homoj konkuras inter si, estis amase akumulita, la popolo suferas senfinan afliktiĝon kaj grandan mizeron. Kiel do ni povus esperi, ke oni tion eskapos?

"子乎!子乎!天下有大灾,子独先离之曰,莫为盗,莫为杀人。荣辱立然后睹所病,货财聚然后睹所争。今立人之所病,聚人之所争,穷困人之身,使无休时。欲无至此得乎?

"La antikvaj regantoj atribuis la sukcesojn al la popolo kaj la malsukcesojn al si mem. Ili atribuis ĉion, kio estas ĝusta, al la popolo kaj ĉion, kio estas erara, al si mem. Tial, kiam ajn iu perdis sian vivon, ili retiriĝis kaj faris memriproĉon. Nuntempe ĉio iras alimaniere.

"古之君人者,以得为在民,以失为在己;以正为在民,以枉为在己。故一形有失其形者,退而自责。

"La nunaj regantoj kaŝas la veron de aferoj kaj trompas la senscian popolon. Ili suferigas la popolon kaj riproĉas la senkulpan popolon. Ili altrudas tro pezajn ŝarĝojn al la popolo kaj punas tiujn, kiuj montriĝas nekapablaj. Ili fiksas celojn tro altajn por la popolo kaj mortigas tiujn, kiuj malsukcesas ilin atingi. Kiam la inteligenteco kaj la kapabloj de la popolo estas elĉerpitaj, la regantoj traktas la popolon hipokrite.

"今则不然,匿为物而愚不识,大为难而罪不敢,重为任而罚不胜,远其涂而诛不至。民知力竭,则以伪继之。

"Kiam la regantoj hipokrite kondutas ĉiutage, kiel do la soldatoj kaj la popolanoj povas teni sin for de la hipokriteco? Tiuj, kiuj ne estas sufiĉe kapablaj, estas devigitaj sin turni al la hipokriteco; tiuj, kiuj ne estas sufiĉe inteligentaj, estas devigitaj sin turni al la trompo; tiuj, kiuj ne estas sufiĉe riĉaj, estas devigitaj sin turni al la rabado. Pro la agoj de ŝtelado kaj rabado, kiuj do estas riproĉendaj?"

"日出多伪,士民安取不伪。夫力不足则伪,知不足则欺,财不足则盗。盗窃之行,于谁责而可乎?"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin