Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §25-12

(GMT+08:00) 2019-01-16 08:40:25     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§25

§25-12

Konfuceo demandis la historiografojn Datao, Bochang Qian kaj Shiwei, dirante:

仲尼问于大史大弢、伯常骞、狶韦曰:

"La duko Ling de la regno Wei tiel diboĉis, ke li neglektis la regadon de sia regno kaj la alianciĝon kun aliaj princoj kaj dukoj. Kial do li povis ricevi la postmortan titolon la duko Ling?"

夫卫灵公饮酒湛乐,不听国家之政;田猎毕弋,不应诸侯之际:其所以为灵公者何邪?"

"Ĉar tiu ĉi titolo konvenas al li," diris Datao.

大弢曰:"是因是也。"

"La duko Ling havis tri edzinojn, li kutime sin banis kun ili en la sama kuvo," diris Bochang Qian. "Sed kiam la historiografo Shi Qiu eniris tien pro urĝa afero, la duko kaŝis sian nudecon kaj ordonis al siaj servistoj akcepti, kion la historiografo alportis, kaj subteni lin per la manoj. Li vivis lascivan vivon, sed li respektis la saĝulojn. Jen kial oni donis al li tiun ĉi titolon post lia morto."

伯常骞曰:"夫灵公有妻三人,同滥而浴。史鳅奉御而进所,搏币而扶翼。其慢若彼之甚也,见贤人若此其肃也,是其所以为灵公也。"

"Post lia morto," diris Shi Wei, "oni konsultis aŭguradon pri la loko de lia enterigo. La respondo estas la jena: Se li estos enterigita en sia familia tombejo, estos sinistre; se li estos enterigita en la monto Shaqiu, estos bonaŭgure. Kiam oni fosis la tombokavon je kelkaj ĵen-oj, oni trovis ŝtonan ĉerkon. Lavinte kaj zorge ekzameninte la ĉerkon, oni vidis surskribon sur ĝi. La surskribo tekstis: 'Anstataŭ sin apogi sur la posteuloj por prepari la ĉerkon, la duko Ling prenu tiun ĉi lokon kaj loĝu ĉi tie.' Estas evidente, ke la duko Ling ricevis sian titolon ("Ling" signifas "Dian Revelacion") jam antaŭ longe. Kiel do la aliaj du historiografoj povus kompreni tion ĉi?"

狶韦曰:"夫灵公也,死,卜葬于故墓,不吉;卜葬于沙丘而吉。掘之数仞,得石椁焉,洗而视之,有铭焉,曰:'不冯其子,灵公夺而里之。'夫灵公之为灵也久矣!之二人何足以识之。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin