Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §25-13

(GMT+08:00) 2019-01-17 08:37:08     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§25

§25-13

Shaozhi demandis Taigong Tiao, dirante:

少知问于大公调曰:

"Kion signifas 'vilaĝa diro'?"

"何谓丘里之言?"

"La vilaĝo," respondis Taigong Tiao, "estas kolektiĝo de ĉirkaŭ deko da familioj aŭ ĉirkaŭ cento da personoj, kiuj havas komunajn konvenciojn. La ariĝo de diversaj individuoj formas komunumon kaj la komunumo disiĝas en diversajn individuojn. Oni povas vidi cent partojn de ĉevala korpo, sed oni ne povas diri, ke tiuj ĉi partoj estas la ĉevalo mem. Se la ĉevalo estas kondukita antaŭ vin kaj vi kombinas la diversajn partojn en unu tuton, tiu tuto estas la ĉevalo mem. Sammaniere la montoj fariĝas altaj dank' al la akumuliĝo de siaj malaltaj partoj; la rivero Jangzi kaj la Flava Rivero fariĝas grandaj dank' al la enfluo de riveretoj; la saĝuloj fariĝas respektegataj dank' al la kolekto de la spertoj de diversaj individuoj en sin.

大公调曰:"丘里者,合十姓百名而以为风俗也,合异以为同,散同以为异。今指马之百体而不得马,而马系于前者,立其百体而谓之马也。是故丘山积卑而为高,江河合水而为大,大人合并而为公。

"Tial vi povas formi vian propran opinion pri tio, kio eniras en vian menson de ekstere, sed vi ne devas alkroĉiĝi al via opinio; vi povas esti prava pri tio, kio venas el via menso, sed vi ne devas rifuzi alies opiniojn.

是以自外入者,有主而不执;由中出者,有正而不距。

"Ĉiu el la kvar sezonoj havas sian propran temperaturon, sed ĉar la Ĉielo montras apartan favoron al neniu el ili, ili kune kompletigas la jaron. Ĉiu el la kvin ministroj havas siajn proprajn devojn, sed ĉar la suvereno montras apartan favoron al neniu el ili, ili povas kune regi super la regno. Ĉiu el la regnoficistoj civilaj kaj militaj havas siajn kapablojn, sed ĉar la estro montras apartan favoron al neniu el ili, ili perfektiĝas en sia virto.

"四时殊气,天不赐,故岁成;五官殊职,君不私,故国治;文武大人不赐,故德备。

"Ĉiu el la estaĵoj en la mondo havas sian propran ekzistokialon, sed ĉar la Taŭo montras apartan favoron al neniu el ili, tial ĝi estas sennoma. Tiu, kiu estas sennoma, faras nenion; tiu, kiu faras nenion, plenumas tamen ĉion.

"万物殊理,道不私,故无名。无名故无为,无为而无不为。

"La kvar sezonoj havas sian komencon kaj finon; la mondo havas siajn ŝanĝiĝojn kaj transformiĝojn; la malfeliĉoj kaj feliĉoj sin intersekvas. En la strebado al siaj diversaj celoj, la homoj povas esti pravaj aŭ malpravaj. Kiam vi ĵetas rigardon al marĉo, vi vidos diversajn arbojn kun ligno taŭga ĉiu por aparta uzo; kiam vi ĵetas rigardon al monto, vi vidos arbojn kaj rokojn, kiuj kune okupas la saman terpecon. Jen kio estas nomata la vilaĝa diro."

时有终始,世有变化,祸福溷溷,至有所拂者而有所宜,自殉殊面;有所正者有所差,比于大泽,百材皆度;观于大山,木石同坛。此之谓丘里之言。"

"Ĉu do oni povas konsideri ĝin kiel la Taŭon?" diris Shaozhi.

少知曰:"然则谓之道足乎?"

"Certe ne," diris Taigong Tiao. "Ekzistas sennombraj estaĵoj en la mondo. Kiam ni diras "dek mil estaĵoj", la cifero "dek mil" servas nur por elvoki en ni grandan nombron. Tial, kiel estas dirite, 'La ĉielo kaj la tero estas la plej grandaj fizikaj formoj; la jino kaj la jango estas la plej fortaj vitalaj energioj; la Taŭo estas la fonto de ĉiuj estaĵoj. Ĝi estas nomata la Taŭo ĝuste pro sia senlimeco, ĉioamplekseco. Kiel do la de vi nomata Taŭo povus esti komparata kun la Taŭo mem? Se ni volas diferencigi ilin, ili estas tiel diferencaj inter si, kiel la hundo kaj la ĉevalo."

大公调曰:"不然,今计物之数,不止于万,而期曰万物者,以数之多者号而读之也。是故天地者,形之大者也;阴阳者,气之大者也;道者为之公。因其大而号以读之则可也,已有之矣,乃将得比哉!则若以斯辩,譬犹狗马,其不及远矣。"

"De kie do naskiĝas la estaĵoj," diris Shaoqi, "kiuj vivas interne de la kvar direktoj kaj la ses limoj de la spaco?"

少知曰:"四方之内,六合之里,万物之所生恶起?"

"La du vitalaj energioj, nome la jino kaj la jango," diris Taigong Tiao, "altiras unu la alian, forpuŝas unu la alian kaj reguligas unu la alian. La kvar sezonoj sin sekvas reciproke, sin estigas reciproke kaj sin finas reciproke. La ŝatoj kaj malŝatoj venas kaj foriras, kaj leviĝas kaj falas. La masklo kaj la femalo disiĝas kaj kuniĝas, tiel produktante kaj eternigante la vivon. La sekureco kaj la danĝero alternas reciproke. La malfeliĉo kaj la feliĉo ŝanĝiĝas unu en la alian. La malrapideco kaj rapideco sekvas unu la alian. La kuniĝo kaj la disiĝo estas rilatigitaj unu al la alia. Tiuj ĉi nomoj kaj la efektivoj povas esti notitaj, kaj iliaj apartaĵoj povas esti konfirmitaj. La intersekvo en la kronologia ordo, kaj la alternado de movoj (la returno post atingo de la limo, la rekomenco post atingo de la fino) — tiuj estas la universalaj leĝoj de ĉiuj estaĵoj en la mondo. Ĉio, kion la paroloj povas ampleksi, kaj ĉio, kion la inteligenteco povas atingi, estas limigitaj ekskluzive nur al la kategorio de la estaĵoj en la mondo. La sekvantoj de la Taŭo ne penas serĉi la komencon kaj la finon de la estaĵoj. Jen kie haltas ĉiaj diskutoj."

大公调曰:"阴阳相照相盖相治,四时相代相生相杀。欲恶去就,于是桥起。雌雄片合,于是庸有。安危相易,祸福相生,缓急相摩,聚散以成。此名实之可纪,精微之可志也。随序之相理,桥运之相使,穷则反,终则始,此物之所有。言之所尽,知之所至,极物而已。睹道之人,不随其所废,不原其所起,此议之所止。"

"Ji Zhen opinias, ke nenio kreis la mondon; Jiezi opinias, ke io mistera kreis la mondon. Kiu el la du opinioj estas konforma al la vero?" diris Shaozhi.

少知曰:"季真之莫为,接子之或使。二家之议,孰正于其情,孰偏于其理?"

"La koko krias kaj la hundo bojas — tio estas konata al ĉiuj," diris Taigong Tiao. "Sed eĉ la plej saĝa el ni ne scias kial la koko krias kaj la hundo bojas, nek povas antaŭvidi, kio ili fariĝos en la estonteco. La analizado de la kaŭzoj kaj la efikoj kondukas al pensado, ke la malgranda povas esti senkompare malgrandega, kaj la granda povas esti neimageble grandega. Tute egale, ĉu ni diras, ke nenio kreis la mondon aŭ ke io mistera kreis la mondon, ni estas en efektiveco limigita al "estaĵoj" kaj neeviteble falos en eraron. La opinio, ke io mistera kreis la mondon, estas opinio tro realeca, dum la opinio, ke nenio kreis la mondo, estas opinio tro malpleneca. Kiam ni parolas pri la nomo kaj la formo, ni parolas pri la materia ekzistado; kiam ni parolas pri la sennomeco kaj la senformeco, ni parolas pri la nemateria ekzistado. Ni povas esprimi per vortoj aŭ formi en nia menso ideojn, sed ju pli ni esprimas per vortoj, des pli fore ni estas de la vero.

大公调曰:"鸡鸣狗吠,是人之所知。虽有大知,不能以言读其所自化,又不能以意其所将为。斯而析之,精至于无伦,大至于不可围。或之使,莫之为,未免于物而终以为过。或使则实,莫为则虚。有名有实,是物之居;无名无实,在物之虚。可言可意,言而愈疏。

"Ni ne povas malebligi al io naskiĝi, nek al io morti. La vivo kaj la morto ne estas malproksime unu de la alia, sed la leĝo, al kiu ili estas submetitaj, estas super nia kompreno. La opinio, ke io mistera kreis la mondon kaj la opinio, ke nenio kreis la mondon, estas nur supozo naskita el dubo.

未生不可忌,已死不可阻。死生非远也,理不可睹。或之使,莫之为,疑之所假。

"Kiam ni penas eltrovi la fonton de la mondo, ni retrospuras ĝis la senfineco; kiam ni penas eltrovi la finon de la mondo, ni konstatas ankaŭ la senfinecon. La du senfinecoj superas ĉian esprimeblon per vortoj. La sama leĝo regas ĉiujn estaĵojn en la mondo. La opinio, ke io mistera kreis la mondon kaj la opinio, ke nenio kreis la mondon, estas bazita sur la paroloj; ili komenciĝas kaj finiĝas kun la 'estaĵoj'. La Taŭo estas senforma, sed ĝi ne estas nenieco. La nomo Taŭo estas adoptita de ni nur por praktika celo. La du opinioj supre menciitaj estas limigitaj al la 'estaĵoj'. Kiel do ili povus ĝeneraligi la Taŭon mem? Se ni parolas adekvate, ni tiam parolas pri la Taŭo la tutajn tagojn; se ni parolas ne adekvate, ni tiam parolas nur pri estaĵoj la tutajn tagojn.

吾观之本,其往无穷;吾求之末,其来无止。无穷无止,言之无也,与物同理。或使莫为,言之本也,与物终始。道不可有,有不可无。道之为名,所假而行。或使莫为,在物一曲,夫胡为于大方!言而足,则终日言而尽道;言而不足,则终日言而尽物。

"La Taŭo, la perfekta stato de la estaĵoj, povas esti komunikata nek per parolo, nek per silento. La plej alta formo de diskutado estas farata kiel sen parolo, tiel ankaŭ sen silento."

道,物之极,言默不足以载。非言非默,议有所极。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin