Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §26-01

(GMT+08:00) 2019-01-17 08:37:08     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§26

§26-01

Oni povas trovi en la eksteraj aferoj nenian certecon, kaj tial Guan Longfeng estis ekzekutita, Bigan estis kruele buĉita, Jizi estis devigita ŝajnigi sin freneza, Elai estis mortigita, la reĝo Jie kaj la reĝo Zhou estis renversitaj. Neniu monarko ne esperas, ke liaj ministroj estos lojalaj al li, sed la lojalaj ministroj ne ĉiam estas fidataj. Tiel Wu Zixu estis mortigitaj kaj lia kadavro estis ĵetita en la riveron Jangzi, kaj Chang Hong estis mortigita en la lando Shu, kie lia sango estis konservita tri jarojn kaj transformiĝis en verdan jadon. Neniuj gepatroj ne esperas, ke iliaj infanoj estos file sindonemaj al ili, sed la sindonemaj filoj ne ĉiam estas amataj. Tial Xiaoji mortis de malĝojego kaj Zeng Can suferis de afliktiĝoj dum la vivo.

外物不可必,故龙逢诛,比干戮,箕子狂,恶来死,桀、纣亡。人主莫不欲其臣之忠,而忠未必信,故伍员流于江,苌弘死于蜀,藏其血三年而化为碧。人亲莫不欲其子之孝,而孝未必爱,故孝己忧而曾参悲。

La frotado de du lignopecoj faras fajron, kaj metalo enmetita longe en la fajro estas fandita. Kiam la jino kaj la jango estas en malharmonio, la ĉielo kaj la tero terure misfunkcias: tiam tondroj krakas, fulmoj brilegas kaj pluvego falas torente, tiel ke eĉ la grandaj soforoj estas bruldifektitaj. Iuj homoj estas obsedataj de malĝojo kaj zorgoj pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj, kiujn ili ne povas eskapi. Kaptitaj de paniko, ili povas plenumi nenion.

木与木相摩则然,金与火相守则流,阴阳错行,则天地大骇,于是乎有雷有霆,水中有火,乃焚大槐。有甚忧两陷而无所逃。混沌不得成,

Ilia menso estas en profunda deprimiĝo, kvazaŭ pendante inter la ĉielo kaj la tero. La reciproka frotado de tio, kio estas avantaĝa, kaj tio, kio estas malavantaĝa, alportas al ili damaĝon, kiu detruas ilian internan harmonion. Ĉar ili ne povas konservi trankvilecon en la menso kaj la sinregadon, ili degeneros kaj perdos sian denaskan naturon.

心若县于天地之间,慰愍沈屯,利害相摩,生火甚多,众人焚和,月固不胜火,于是乎有溃然而道尽。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin