Dum soleca tempo
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Eto
Mi volas
en la kabano
min fermi volonte,
tie 'stas ne kompano
nur simpla pano.
Mi havas
kelkajn librojn nur,
kaj mi ja ade legas
ilin kun buŝa murmur'
kaj granda plezur'.
Legante,
pensas libere
mi per bela imago
kaj skribas surpapere
versojn abele.
Soleco
min vere mordas,
sed mia vol' obstinas.
Mia kor' ja ne mortas
kaj l' cerbo fortas.
Gustumas
la suferon mi
de soleco ĉiama
en ĉi kanabo kun pi'
sen ajna anksi'.
Mi scias,
nur pacienco
servas kiel instigo
al kreiva intenco—
bona komenco.
Tre laca
mi eĉ sentas min
fojrefoje senĉese,
mi persistas kun obstin',
spite al destin'.
Okaze
kun trankvila kor'
rigardas tra fenestro
mi nubon kun blankolor'
aŭ arbon en sol'.
Longlonge
kutimas mi jam
al tia enkabana
soleco sen kora flam'
plie eĉ sen am'.
Volontas
mi sidi vere
en soleca kabano
kaj vivas korleĝere,
vivas prefere.
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).