Lernejen | Tuomo Grundström  | Finnlando

(GMT+08:00) 2019-01-21 08:37:39     Redaktoro:Li

Lernejen

Tuomo Grundström

La knabino naskiĝis en 1914. Ŝi estis la unua ido de siaj junaj gepatroj kaj dum pli ol dudek jaroj ekhavis ok gefratojn. Fakte naŭ, sed la vivo de unu daŭris nur tri tagojn.

La hejma vilaĝo ne estis tre malgranda nek malproksima; fervojo kaj trafikata rivero trais la municipon, kiu estis malnova kaj vasta, loĝata de pratempo.

La hejmo estis modesta. La patro laboris en unu el la grandaj bienoj vilaĝaj, kulturis luatan agron kaj foje enspezis ĉarpentiste. Oni havis unu bovinon, vivis ne mizere sed malriĉe.

En la vilaĝo estis multe da infanoj. En la municipo funkciis ambulanca lernejo: instruisto restis po kelkajn semajnojn en vilaĝoj kaj instruis en biena ĉambrego legi, skribi, kalkuli, bazajn sciojn. La knabino lernis facile legi. Abocolibro kaj kateĥismo estis mirindaj; kiam vortoj en ili transformiĝis laŭtlege parolo, aŭskultis eĉ plenkreskuloj – aparte kateĥismon – kaj atentis la etaj gefratoj – aparte rakontojn en la abocolibro. Plenkreskuloj aprezis legadon. La knabino ankaŭ eksciis, ke skribitajn vortojn eblas sendi malproksimen por esti aŭdataj aliloke.

Ŝi ne povis multe legi. La gefratoj estis etaj kaj ŝi estis granda, tiel granda kiel devas esti infano kvarjara, sesjara, okjara plenumanta hejman laboron. Kiam ŝi estis dekjara, estis fondita popollernejo en la vilaĝo. Ŝi ne povis komenci tie, ĉar estis jam en la centra vilaĝo kaj servis ĉe kudristino vartante ŝiajn malgrandajn infanojn. La onklino kudristino ankaŭ instruis sian scion. Estis multa laboro, sed interese kaj ĝoje, la knabino spertis progreson, scipovon. Post kvin jaroj la onklino ne plu bezonis ŝin por hejma helpo. "Vi povas resti kaj labori kun mi, sed ja vi povas reveni, mem entrepreni kaj ankaŭ helpi al via patrino." La junulino elektis la hejmvilaĝon.

Tie unu fratino jam finis en la popollernejo kaj du aliaj ĝuste ĝin vizitadis. La patrino estis membro de la lerneja estraro, la municipestraro volis ŝin nomumi. "Bravulino, sentema sed sentima." La filino ne estis aparte sentima, sed celkonscia. Ŝi petis la patrinon demandi la instruiston, ĉu eblus trapasi kaj ekzameniĝi. La gefiloj de onjo kudristino vizitis popollernejon. Unu filo celis fariĝi instruisto.

La vilaĝa lernejo estis la unua de la instruisto, kvankam li ne estis tre juna. Antaŭ siaj seminariaj studoj li estis ĝardenisto. Ekstudante, li ne pensis pri endoma laboro kaj pri regula, kvankam modesta salajro. Almenaŭ li tion ne konfesis al si. Li ŝatis scion kaj studon, lin interesis ĉio ekzistanta. Kaj li konis multajn homojn, ankaŭ malriĉajn kaj malklerajn, inter ili multajn, kies malriĉecon malklero kaŭzis. Ja klero povas ankaŭ esti misuzata, li meditis, kaj kontraŭbatali la misuzon eblas nur mem posedante la kleron. Tial li mem studis kaj gvidis studojn, por homa emancipiĝo. Li bonvenigis la peton de la farmbieneta mastrino kaj ekagis.

La dekkvinjarulino estas la plej juna en la startita vesperkursa grupo. Estas deko da gejunuloj, iuj jam plenaĝaj kun 24 jaroj aŭ pli. La kursplano estas dujara, ne kvarjara kiel tiu de infanoj; slojdo, arto, sporto estas forlasitaj. Estas densa lernado, du longaj lecionoj po vespero kun nur unu paŭzo, dum kiu la knabinoj eliras kvankam frostas, por eviti la tabakfumon en la lerneja vestiblo. La knaboj – viroj – tie sidas kun la instruisto, ankaŭ tiu kun sia pipo. Li estas granda fumisto, la kursanoj provizas lin per tabako aldone al la malgranda monsumo kolektita por lia rekompenco.

Eble tabako estas malbona por la sano, la instruisto meditas malfruvespere, kiam li plu sidas fumante kaj kontrollegante skribekzercojn de la kursanoj. Nun estas lernojaro 1929 -30. Tiu ĉi vespera lernejo de plenkreskuloj direktas ilian vivon. Iuj el ili eventuale studas plu post akiro de popollerneja atesto, eble vaste kaj alte. Ili volas edukiĝi kaj ili plu edukas. Ĉiu homo volas bonan vivon al si kaj siaj proksimuloj.

La klerigisto ridetas al si. Jen mi levadas mian propran voston. Kiu scias, ĉu simila lernejo estos bezonata post, ni diru, okdek jaroj? Ne estos tiam mi, apenaŭ iuj el miaj lernantoj. Iu el la infanoj eble tiam vivos kaj vidos la tiaman mondon, sed la vesperkursanoj… La plej juna el ili estas tiu kudristineto, supozeble la afero estis ŝia iniciato. Ŝiaj infanoj certe trapasos popollernejon, la lernodeva leĝo validas kaj dank' al Dio jam ankaŭ praktike funkcias, kvankam municipoj grumblas pro elspezoj. Tiu junulino certe volas plejeblajn studeblecojn al siaj estontaj gefiloj.

Sed ne ĉiuj povas aŭ eĉ volas lasi siajn infanojn longe resti en lernejo. Ne nur malklereco, sed la malriĉeco..! Kaj, ne ĉiuj infanoj kaj gejunuloj samaĝe pretas al lernado, tion ni scias. Mi certe ne estas lasta instrui vesperkursojn, dum generacioj oni serĉos kleriĝon ĉe miaj postsekvontoj.

Klero, lumo. Lampo brilas el la lerneja fenestro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin