Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §26-08

(GMT+08:00) 2019-01-25 11:07:34     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§26

§26-08

Zhuangzi diris: "Se la homa menso povas libere vagadi, kiel do li povas ne esti libera kaj senzorga? Se la homa menso ne povas libere vagadi, kiel do li povas esti libera kaj senzorga? Iuj homoj permesas al sia menso laŭvole vagadi kaj agas obstine kaj strange. Ho ve! Ili ne povas esti konsiderataj kiel homoj kun perfekta inteligenteco kaj alta virto. Ilia reputacio malboniĝas, sed ili ne pentas pri sia konduto; ili perversiĝas, sed ili rifuzas sin ŝanĝi. La rilato inter la reĝo kaj la regato estas portempa; kiam la tempo ŝanĝiĝas, tiam por ili ekzistas nenia kialo malestimi unu la alian. Tial estas dirite, ke la perfekta homo ne havas stagnan menson.

庄子曰:"人有能游,且得不游乎!人而不能游,且得游乎!夫流遁之志,决绝之行,噫,其非至知厚德之任与!覆坠而不反,火驰而不顾。虽相与为君臣,时也。易世而无以相贱。故曰:至人不留行焉。

"Admiri la antikvecon kaj malestimi la nuntempecon — tio estas la dispozicio de la klerulo. Se vi rigardas la nuntempecon laŭ la vidpunkto de Shiwei en la antikveco, vi apenaŭ povas eviti antaŭjuĝon. Nur la perfekta homo povas libere vagadi en la vulgara mondo sen ia ajn antaŭjuĝo kaj sekvi la vulgaran mondon sen perdi sian individuecon. Li ne studas la tradiciajn instruojn, sed li ne forpuŝas ilin, kvankam li ne aprobas ilin."

"夫尊古而卑今,学者之流也。且以狶韦氏之流观今之世,夫孰能不波!唯至人乃能游于世而不僻,顺人而不失己。彼教不学,承意不彼。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin