Kion la amsento timas? (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-01-28 09:03:46     Redaktoro:Li

Kion la amsento timas?

Verkis Bi Shumin

Elĉinigis Vejdo

La amsento, kiu estas tre delikata, tre stulta kaj tre menskonfuza, timas multajn aĵojn.

La amsento timas mensogadon. Kiam ni ne plu enamiĝas, sed ŝajnigas nin ami unu la alian, tio estas suferiga kaj malfeliĉa afero. Se la ŝajnigo estas malkaŝiĝas, ni fariĝos hipokritaj malbonuloj. Se vi trompŝtelas de iu monon, la mono povas esti redonata. Sed, se vi trompakiras de iu amon, vi fariĝos nepardonebla pekulo. Se oni ne povas malkaŝi vian ruzon, la afero fariĝos des pli malbona. Krom se vi jam tute perdus vian konsciencon, vi akceptos la ŝajnigon de la amsento, tiel ke la mortiga luktado en via korfundo ĉiam vin maltrankviligas en ĉiu tago.

La amsento timas silenton. Tre multaj homoj konsideras, ke la profunda enamiĝo senvortigas geamantojn. Fakte amo estas malfacile priskribebla sento, kiu bezonas plej detalajn esprimadon kaj interkomunikadon. Amo bezonas agadon, sed ne nur agadon, aŭ ni povas diri, ke paroloj kaj esprimado de sentoj estas nemankigeble konsistiga parto de agado. Iam mi kaj mia amiko faris teston por diveni la internajn aktivecojn de iu homo, kiam li, plena je aparta sento, esprimas ĝin per vizaĝesprimoj kaj gestoj. La testanto kaj testato plezure konsentas pri tio, konsiderante, ke ili ne perdos eĉ unu el cent testoj. La rezulto estis, ke tiuj, kiuj povas sukcesi malkodi la teston, estas kompatinde malmultaj. Kiam vi montras amemon sur la tuta vizaĝo, la konkludoj, kiujn aliaj tiras el legado de via vizaĝo, estas strange ĉiaspecaj, ekzemple, kelkaj konsideras ĝin sindeteniĝo, stuporiĝo, melankolieco...

Iu patrino, mallevinte la kapon kun certeco, altrudis vizaĝesprimon. Mi kaj alia virino, stupore pririgardinte ŝin, ĵetis rigardon unu la alian kaj diris unisone: "Vi volas vin mortigi!" Ŝi kolerplene rigardis nin, dirante: "Kia absurdaĵo! Kiel malsaĝaj vi estas! Ĉi-momente mia koro plenas je milda sento!" Stultaj, ni ambaŭ sentis honton. Antaŭ ol ni petis de ŝi pardonon, ŝi tuj venis al kompreno, dirante: "Estas tiel! Ne mirinde, ke ĉiufoje, kiam mi rigardas mian filon kun tia mieno, li maltrankvile diras: 'Kion mi misfaris, panjo? Kian ĉagrenon vi havas?'" La amsento tiel multe bezonas esprimadon, kiel energi-raba elektra aparato bezonas ŝargadon. Ripetade kaj freŝe priskribu la amsenton, ĉar ĝi estas brava kaj saĝa arto.

La amsento timas hezitemon. Ĝi estas hontema kaj facilmova. Se vi ne donas atenton eĉ dum momento, ĝi povas engluti logaĵon kaj fulme forrapidi. Komence la amsento estas malforta kaj senosta kunfrapiĝo, kaj logforto gracia kiel virino. Se vi, tuj ĉe la komenco, subtile rekonas vian veran amon, tio estas povo, kaj des pli kuraĝo. Se vi amas entreprenon, ĵetu vin en ĝin senkonsidere pri ĉia kosto. Se vi amas iun, ĉasu lin decideme kaj spiteme. Se vi amas nacion, oferu vian vivon por ĝi malgraŭ ke viaj ostoj rompiĝas kaj cindriĝas. Se vi amas kredon, persistu eĉ ĝis la morto.

La amsento timas ambiguecon. Amu lin aŭ la alian, sekvante la feran regulon "ĉio aŭ nenio". Se vi ekamas, amu en ampleksa kaj ekskluziva maniero, lasante neniun angulon forlasita. Se vi ne amas, rompu kun li, kvazaŭ haltigante la akvon per glavohako, kaj ne metu viajn manojn sur ĝin. Ajna hezitemo aŭ prokrasto en amsento estas nerespondeca pri vi mem kaj la alia.

La amsento timas konstrui turon sur la sablo, ĉar el tia amsent-turo, kiel ajn rafinite farita, post flusado kaj malflusado, restas nur senperlaj konkoj kaj radiko-rompitaj akvoherboj.

La amsento timas la akvon sen fonto. Kiom da tagoj la rivero brilantaj de ondoj en la dezerto povus ekzisti, eĉ se ĝi ne estas miraĝo? Kiam la sabloŝtormo ekatakas, tio, kio sekiĝas plej frue, estas la sala lago akumulita per larmoj.

La amsento timas falsaĵon kaj postiĉon. La vera amo eble ne havas tiel brilan eksteraĵon, nek buntan koloron, nek belan pakumon, nek pufreklamon, sed ĝi povas doni garantion per interna kvalito. Ne povas ne okazi elektra paneo aŭ lezado al la vera amo, sed ĝi kunportas atestilon por riparado ĝis bona stato, ĉar ĝi estas devontigo de du koroj skribita inter la ĉielo kaj la tero.

Ĉar la amsento estas organika tutaĵo, ĝi timas diserigon. Ĝi ŝajnas, kvazaŭ hardita vitro, kiu laŭdire ne disrompiĝus eĉ se tanko rulpremus sur ĝin, sed malfeliĉe ĝia malfortaĵo estas tro disrompiĝema por esti kurbigita kaj tro fragila por esti tranĉita. Kiam ĝi disrompiĝas, ĝi diseriĝis en sennombrajn fabgrandajn pecetojn kaj disverŝiĝas sur la teron kun tristaj malvarmaj rebriloj, kaj ne plu povas reveni al sia antaŭa formo.

La amsento timas malproksimecon, ĉar ĝi ne havas fortikajn krurojn. Distanco povas paligi la koloron de reciproka sopirado. Se eble, pli alproksimiĝu unu al la alia, ankoraŭ pli alproksimiĝu ĝis tia grado, ke akvo kaj lakto miksiĝas en perfekta harmonio. Neniel apartigu ĝin por provi ĝian fortecon. Por tion fari vi eble suferos senfinan pentadon. Kreu kiel eble plej multe da tempo por vivi ŝultro ĉe ŝultro, koro ĉe koro, kaj kunfandiĝi perfekte.

La amsento, kiel floro de kakto, timas efemerecon. La enamiĝantoj povas ne resti kune tagnokte, nek ĉiam intime kveradi, sed postulas longdaŭrecon, kiel la longan proceson de frotado de ferstango en pinglon.

La amsento timas ludadon de egalaj roluloj. Sur la ŝtalŝnuro de la amo oni ne devas lerni de la ŝnurdancista princo por fari danĝeran akrobataĵon. Kvankam vi ne falas por tempo, ŝanceliĝanta sur la ŝnuro, estas hazardeco, kiu vin savas. Ajna atako de ciklono povas faligi vin flirte ĝis pereo. Plej saĝe kaj sekure estas por vi tuj reveni de la alta aero al la ebena tero kaj restigi viajn profundajn piedsignojn sur la tero.

La amsento timas la zorgemon pri perfektigo. Ĝi permesas al vi havi taŭzitajn harojn, vin vesti per krudaj vestoj, manĝi simplajn nutraĵojn kaj vivi suferplenan vivon. Nur elkora entuziasmo povas doni apogon al la amsento.

La enamiĝantoj estas miopaj kaj astigmataj kaj direktas sian rigardon nur al pitoreskaj vidindaĵoj, kaj ili estas surdaj kaj turnas sian orelon nur al ĝojigaj kantoj kaj dancoj. La amsento igas vin unuflankeca kaj kredema, malpliigas vian intelekton, kaj kovigas al vi meman amdeziron. Tio, kion la amsento plej timas, estas putriĝo. Ĝi bezonas ĉiutagan injekton de vigla pasio, kiun ĝi ricevas trankvile kaj kviete, kiel profunda lageto sen levi ondetojn.

Kun tiom da malfortaĵoj de la amsento, ĉu ĝi havas nenion bonan?

La amsento estas la plej solida metalo de memorado, ne fandiĝanta en alta temperaturo nek kreve disrompiĝanta en glacia frosto. Se vi konstruigus spacan aviadilon de amo, vi povus stiri ĝin tra la vasta spaco.

La amsento estas pli vasta kosmo ol la ĉielo kaj la maro. En tiu unika spaco amasiĝas miriado da amplenaj steloj brilantaj. Unu malgranda planedo en ĝi flugas malsupren, formante pluvstrion de la amo, kiu emisias plenan lumon sur la tuta ĉielo.

La amsento estas magia kemia reakciilo, kiu povas turni amarecon en dolĉecon, fari unu minuton eternecon, ŝanĝi la ordinarajn vizaĝtrajtojn al tiuj de feo, kaj igi murmurantajn vortojn supersoni fulmotondran bruon.

La amsento estas la stepo, kiu povas naski ĉiajn estaĵojn. Tie elkreskas kapablo, kuraĝo, talento, amikeco, amzorgemo... Ĝi povas doti al vi ĉiujn bonvirtojn kaj belaĵojn de la mondo.

Inter vivo kaj morto troviĝas soleca vivovojaĝo. Teni veran amon al si mem estas la lampo, kiu povas varmigi la homan vivdaŭron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin