Du poemoj de Cao Cao (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-01-28 09:03:52     Redaktoro:Li

Du poemoj de Cao Cao

Esperantigitaj de Wang Dayou

Cao Cao (155—220), kun adoltiĝa nomo Mende, naskiĝis en Qiao de Peiguo (la nuna gubernio Bo en la provinco Anhui). Distingita politikisto, militisto kaj poeto, li estis promociita al la pozicio de ĉefministro en la lastaj jaroj de la dinastio Orienta Han. Baldaŭ post sia morto li estis titolita Imperiestro Wu de Wei post kiam lia filo Cao Pi troniĝis. Cao Cao faris grandajn atingojn en literaturo, precipe en la poezia kampo. Liaj nun ekzistantaj 24 poemoj reflektas la realecon de liaj tagoj kaj liajn personajn ambiciojn sub la titoloj de antikvaj yuefu-kantoj. Lia tipa poezia Jian'an-stilo havas profundan influon sur la estontajn generaciojn.

 

Rigardo al la maro

Cao Cao

 

Kiam mi grimpas sur la supron de la Roka Monto,

Mi direktas mian rigardon al la vasta maro.

La akvo kviete malflusas kaj flusas;

La insulaj montoj leviĝas al la ĉielo.

 

La arboj kreskas dense kaj alte;

La herboj freŝe verdas kaj luksas.

Kiam la aŭtuna vento susure blovas,

Grandaj ondoj leviĝas kaj muĝas.

 

La suno kaj la luno, irante sur sia vojo,

Kvazaŭ leviĝas el la maro de tago al tago.

Ankaŭ la steloj, kiuj brilas alte en la ĉielo,

Ŝajnas estiĝi same el tie, el la akvomaso.

En tia ĝoja humoro, fronte al tia vidaĵo,

Mi kantas kanton por esprimi mian ambicion.

 

观沧海

曹操(魏)

东临碣石,以观沧海。

水何澹澹,山岛竦峙。

树木丛生,百草丰茂。

秋风萧瑟,洪波涌起。

日月之行,若出其中。

星汉灿烂,若出其里。

幸甚至哉,歌以咏志。

 

Longviveco

Cao Cao

 

Longa estas la vivdaŭro de la testudo,

Tamen ĝi havas finon en siaj tagoj.

Alte en la ĉielo la drako flugas,

Tamen ĝi reduktiĝos al polvo postmorte.

 

Maljuna ĉevalo ripozanta en la stalo

Ankoraŭ aspiras al galopado de mil lioj;

La koro de heroo en sia maljuna aĝo

Estas ankoraŭ tiel brava, kiel antaŭe.

 

Kiel longe povas flui la homa vivo,

Kio ŝuldiĝas ne sole al la Ĉielo.

Sanaj en la korpo, sanaj en la menso,

Ni povas lasi la morton longe post ni.

En tia meditema humoro, fronte al nia vivo,

Mi kantas kanton por esprimi mian ambicion.

 

龟虽寿

曹操(魏)

神龟虽寿,犹有竟时;

腾蛇乘雾,终为土灰。

老骥伏枥,志在千里;

烈士暮年,壮心不已。

盈缩之期,不但在天;

养怡之福,可得永年。

幸甚至哉,歌以咏志。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin