Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §26-09

(GMT+08:00) 2019-01-29 08:34:35     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§26

§26-09

La okuloj, kiuj komunikiĝas kun la ekstera mondo, kreas vidadon; la oreloj, kiuj komunikiĝas kun la ekstero, kreas aŭdadon; la nazo, kiu komunikiĝas kun la ekstero, kreas flaradon; kaj per la komunikiĝo kun la ekstero la buŝo kreas la gustumadon. Tio, kio ebligas komprenon pri la mondo, estas la inteligento; kaj tio, kio estigas la inteligenton, estas la virto. En ĉiaj okazoj la komunikiĝa vojo neniel devas esti obstrukcita. Se ĝi estas obstrukcita, la komunikiĝado estos ĉesigita. Se la komukiĝado estos ĉiam ĉesigita, tiam malordoj estiĝos; se malordoj estiĝos, diversaj malbonoj naskiĝos.

目彻为明,耳彻为聪,鼻彻为颤,口彻为甘,心彻为知,知彻为德。凡道不欲壅,壅则哽,哽而不止则跈,跈则众害生。

Ĉiuj estaĵoj, kiuj havas konscion, dependas de la vitala energio por sia ekzistado. Se la vitala energio ne estas sufiĉa, tio ne estas la kulpo de la ĉielo. La ĉielo senĉese provizas la komunikiĝajn vojojn per la vitala energio tage kaj nokte. Estas la homo, kiu ŝtopas siajn proprajn aperturojn. La utero estas denaske kava kaj la menso estas denaske vaka. Se la ĉambro ne estas sufice spacohava, la edzino kaj ŝia bopatrino facile falos en kverelojn; se la menso ne estas sufiĉe larĝa, la sep sensoj facile venos en konflikton unu kun la alia. La arbaroj kaj la montoj altiras la homojn, ĉar la homoj sentas agrablecon en ili.

物之有知者恃息,其不殷,非天之罪。天之穿之,日夜无降,人则顾塞其窦。胞有重阆,心有天游。室无空虚,则妇姑勃谿;心无天游,则六凿相攘。大林丘山之善于人也,亦神者不胜。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin