ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUDEK-KVINA
Peng Zeyang
则阳
§26
§26-10
La virto superas sian naturan limon tiam, kiam ĝi celas la famon; la famo troiĝas tiam, kiam ĝi emas paradi. La intrigo kaj la artifiko naskiĝas en la kriza okazo; la sprito estiĝas el la disputoj; la obstineco rezultas el la konservemo; la aferoj de la regado estas kondukataj por la oportuneco de la ĝenerala publiko. Kiam ĝustatempa pluvo falas en la printempo, la herboj kaj la arboj rapide kreskas. Post kiam oni pretigas siajn sarkilojn kaj faras sarkadon, pli ol duono de la elsarkitaj herboj denove elkreskas sen ke oni scius kial.
德溢乎名,名溢乎暴,谋稽乎誸,知出乎争,柴生乎守,官事果乎众宜。春雨日时,草木怒生,铫鎒于是乎始修,草木之倒植者过半而不知其然。