ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUDEK-KVINA
Peng Zeyang
则阳
§26
§26-14
La naso estas uzata por kapti la fiŝon, sed kiam la fiŝo estas kaptita, oni ofte forgesas la nason. La kuniklokaptilo estas uzata por kapti la kuniklon, sed kiam la kuniklo estas kaptita, oni ofte forgesas la kuniklokaptilon. La parolo estas uzata por esprimi la ideon, sed kiam la ideo estas esprimita, oni ofte forgesas la parolon. Kie do mi povus trovi iun, kiu jam forgesis sian parolon, kaj interparoli kun li?
筌者所以在鱼,得鱼而忘筌;蹄者所以在兔,得兔而忘蹄;言者所以在意,得意而忘言。吾安得夫忘言之人而与之言哉!