Neĝo (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-02-03 08:49:41     Redaktoro:Li

Neĝo

—laŭ melodio Printempo en la ĝardeno Qin

 

Verkis Mao Zedong (1893-1976)

Elĉinigis Vejdo

 

Pejzaĝo en nordlando:

glacio ŝlosas teron jen je lioj dekmil,

neĝflokoj flirtas super vasta spaco.

Cis kaj trans Granda Muro, en zefir'

nebulo flosas disen en aero.

Torenti la rivero ĉesis, jame ĝis trankvil'.

Montĉeno ŝajnas la arĝent-serpentoj,

kaj l' ebenaĵ' similas vakso-elefantojn en lant-ir',

strebantajn alten ĝis ĉielo en konkuro.

En tag' sunplena jen kun varma spir',

vestita blanke kun ornamo ruĝa,

la panoramo ĉarmas des pli en bunt-bril'.

 

Tiele montoj kaj l' rivero belas,

herooj multaj klinis sin antaŭ ili jen kun ador'.

Sed tamen al Qin Shihuang1 kaj Han Wudi2

iome mankis lerto en beletra ellabor';

Tang Taizhong3 kaj Song Taizu4

lametis en versad' pro mensa torpor';

kaj Ĝingis-Ĥano nur scipovis

arkpafi aglojn jen laŭ sia vol'.

Bravuloj la tiamaj ĉiuj ja forpasis!

Nur inter popolanoj oni trovas

heroojn verajn kun la inda glor'.

 

notoj:

1. Qin Shihuang (259-210 a.K.): la unua imperiestro de Qin-dinastio.

2. Han Wudi (157-87 a. K.): imperiestro de Han-dinastio.

3. Tang Taizhong (599-649): imperiestro de Tang-dinastio.

4. Song Taizu (927-976): fondinto-imperiestro de Song-dinastio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin