Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §27-02

(GMT+08:00) 2019-02-10 13:10:19     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§27

§27-02

Zhuangzi diris al Huizi: "Konfuceo nun estas sesdekjara, kaj dum sia vivo li sesdek-foje ŝanĝis sian opinion. Finfine li neis kion li aprobis en la komenco. Estas malfacile por homo de sesdek jaroj diri, ĉu tio, kion li nun aprobas, estas ĝuste tio, kion li ĉiam malaprobis dum la kvindek naŭ jaroj."

庄子谓惠子曰:"孔子行年六十而六十化。始时所是,卒而非之。未知今之所谓是之非五十九年非也。"

"Ĉu Konfuceo estas studema kaj dokta?" diris Huizi.

惠子曰:"孔子勤志服知也?"

"Li jam ne estas plu tia, sed li neniam tion konfesis. Li iam diris: 'Ĉiu homo ricevas de la naturo siajn talentojn kaj vigligas ilin en sia vivo.' Li kantas laŭmelodie kaj parolas laŭregule. Kiam li alfrontas la problemon pri profito kaj justeco, liaj paroloj pri la distingo inter la ŝatoj kaj la malŝatoj, inter la aproboj kaj la malaproboj, estas nenio alia ol io, kio servas por konvinki la homojn. Sukcese konvinki la homojn, tiel ke ili kuraĝas montri nenian spitemon, — jen la sola maniero stabiligi la mondon. Sed lasu tion! Lasu tion! Kiel mi povus esti komparata kun li?"

庄子曰:"孔子谢之矣,而其未之尝言。孔子云:夫受才乎大本,复灵以生。鸣而当律,言而当法。利义陈乎前,而好恶是非直服人之口而已矣。使人乃以心服而不敢噩,立定天下之定。已乎,已乎!吾且不得及彼乎!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin