Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §27-03

(GMT+08:00) 2019-02-11 14:38:52     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§27

§27-03

Du fojojn Zengzi fariĝis regnoficisto kun malsama animstato. Li diris:

曾子再仕而心再化,曰:

"Dum miaj gepatroj vivis, mi tre ĝojis kun la salajro nur je dek ok buŝeloj da greno. Nun ke miaj gepatroj jam mortis, mi malĝojas, kvankam mi estas salajrata je mil okcent buŝeloj."

"吾及亲仕,三釜而心乐;后仕,三千钟而不洎,吾心悲。"

La disĉiploj demandis Konfuceon:

弟子问于仲尼曰:

"Ĉu ni povas diri, ke Zengzi estas libera de ĉia ekstera ligilo?"

"若参者,可谓无所县其罪乎?"

"Li tamen submetis sin al la ligilo de la salajro," respondis Konfuceo. "Se li estus libera de ĝi, kiel li povus senti sin malĝoja? Li devus rigardi la dek ok aŭ mil okcent buŝelojn da greno kiel birdojn aŭ moskitojn lin preterflugantajn."

曰:"既已县矣!夫无所县者,可以有哀乎?彼视三釜、三千钟,如观雀蚁蚊虻相过乎前也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin