ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUDEK-KVINA
Peng Zeyang
则阳
§27
§27-04
Yancheng Ziyou diris al Dongguo Ziqi:
颜成子游谓东郭子綦曰:
"Post kiam mi komencis sekvi viajn instruojn, mi travivis la jenajn statojn: post unu jaro mi fariĝis simpla kaj naiva; post du jaroj mi fariĝis akomodiĝema; post tri jaroj mi atingis klaran komprenon; post kvar jaroj mi identigis min kun la estaĵoj; post kvin jaroj la estaĵoj envenis en min; post ses jaroj la spirito penetris en min; post sep jaroj mi perfekte harmoniiĝis kun la naturo; post ok jaroj mi forgesis la morton kaj la vivon; post naŭ jaroj mi komencis vagadi en la mondo de la Granda Mirindo."
"自吾闻子之言,一年而野,二年而从,三年而通,四年而物,五年而来,六年而鬼入,七年而天成,八年而不知死、不知生,九年而大妙。"