Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §27-05

(GMT+08:00) 2019-02-12 10:47:13     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§27

§27-05

Tiu, kiu senbride agas, provokas sian morton. Memoru, ke homo mortas pro ia aŭ alia kaŭzo, sed li vivas per la vitala energio de la jango tute senkaŭze. Ĉu efektive povas esti tiel? Kiu loko konvenas al vi kaj kiu loko ne konvenas al vi? En la ĉielo troviĝas la suno, la luno kaj la steloj, kaj sur la tero troviĝas la homoj. Sed ĉu mi povas malkovri la kaŭzon de ĉio ĉi tio? Se oni ne scias la finon de la vivo, kiel do oni povas aserti, ke ne ekzistas la destino? Se oni ne scias la komencon de la vivo, kiel do oni povas aserti, ke ekzistas efektive la destino? Se ĉiuj estaĵoj povas komunikiĝi inter si, kiel do oni povas diri, ke la spiritoj ne ekzistas? Se ĉiuj estaĵoj ne povas komunikiĝi inter si, kiel do oni povas diri, ke la spiritoj ekzistas?

生有为,死也。劝公以其私,死也有自也,而生阳也,无自也。而果然乎?恶乎其所适,恶乎其所不适?天有历数,地有人据,吾恶乎求之?莫知其所终,若之何其无命也?莫知其所始,若之何其有命也?有以相应也,若之何其无鬼邪?无以相应也,若之何其有鬼邪?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin