Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §27-07

(GMT+08:00) 2019-02-14 10:41:31     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§27

§27-07

Survoje suden al la urbo Pei, Yang Ziju volis iri al la ĉirkaŭurbo de Pei por renkontiĝi kun Laŭzi, kiu tiam vojaĝis al la regno Qin. Ili renkontiĝis en la kamparo ĉirkaŭ urbo Liang, la ĉefurbo de la regno Wei. Sur la mezo de la vojo Laŭzi levis la kapon al la ĉielo kaj eligis suspiron, dirante:

阳子居南之沛,老聃西游于秦。邀于郊,至于梁而遇老子。老子中道仰天而叹曰:

"Komence mi pensis, ke vi estas instruebla, sed nun mi ne tiel pensas."

"始以汝为可教,今不可也。"

Yang Ziju ne respondis, sed kiam ili atingis iun gastejon, li alportis pelvon da akvo, mantukon kaj kombilon al Laŭzi. Poste li demetis de si la ŝuojn antaŭ la pordon, eniris sur la genuoj ĝis antaŭ Laŭzi kaj diris:

阳子居不答。至舍,进盥漱巾栉,脱履户外,膝行而前,曰:

"Ĵus mi volis meti al vi demandon, sed ĉar al vi mankis la tempo pro marŝado, mi ne kuraĝis vin ĝeni. Nun ke vi havas liberan tempon, ĉu vi permesus al mi demandi pri mia kulpo?"

"向者弟子欲请夫子,夫子行不闲,是以不敢;今闲矣,请问其过。"

"Vi vin montras fiera kaj aroganta," diris Laŭzi. "Kiu volus resti kun vi? Sciu, ke la plej alta virto montriĝas humila kaj la plej abunda virto ŝajnas nesufiĉa."

老子曰:"而雎雎盯盯,而谁与居!大白若辱,盛德若不足。"

Yang Ziju ruĝiĝis de honto kaj diris:

阳子居蹴然变容曰:

"Mi aŭskultas kun respekto vian instruan lecionon."

"敬闻命矣!"

Kiam Yang Ziju alvenis al la gastejo, la gastoj eliris por lin bonvenigi. La mastro de la gastejo aranĝis al li la sidmaton kaj la mastrino prezentis al li mantukon kaj kombilon. Ĉe ekvido de li, la gastoj konkure cedis sian sidlokon al li, kaj tiuj, kiuj sidis proksime de la hejtoforno por sin varmigi, paŝis flanken por doni al li la lokon. Sed nun, kiam Yang Ziju revenis post sia interparolo kun Laŭzi, la aliaj gastoj de la gastejo konkuris kun li pri la plej bona sidmato.

其往也,舍者迎将,其家公执席,妻执巾栉,舍者避席,炀者避灶。其反也,舍者与之争席矣!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin