Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §28-01

(GMT+08:00) 2019-02-15 14:56:33     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§28

§28-01

Kiam la reĝo Yao proponis sian tronon al Xu You, tiu ĉi rifuzis akcepti ĝin. Kiam la reĝo Yao proponis sian tronon al Zizhou Zhifu, ankaŭ tiu ĉi malakceptis ĝin, dirante:

尧以天下让许由,许由不受。又让于子州支父,子州之父曰:

"Estus bone por mi, se mi surtroniĝus, sed mi nun trovas min trafita de la malsano melankolio, kiu min turmentas, kaj tial mi, ricevante la kuracadon, havas nenian tempon por min okupi je la regado de la mondo."

"以我为天子,犹之可也。虽然,我适有幽忧之病,方且治之,未暇治天下也。"

Regi la mondon signifas okupi la plej altan ordonpovan postenon kaj posedi la plej superan aŭtoritaton, kaj tamen li ne volis per tio ruinigi sian sanon, por ne paroli pri alio. Li firme sin tenis je sia principo. Sed, aliflanke, estas nur tia homo, kiu seninteresiĝas pri la regado de la mondo, meritas ke oni konfidu al li la mondon.

夫天下至重也,而不以害其生,又况他物乎!唯无以天下为者可以托天下也。

Kiam la reĝo Shun proponas sian tronon al Zizhou Zhibo, tiu ĉi diris:

舜让天下于子州支伯,子州支伯曰:

"Mi nun trovas min trafita de la malsano melankolio, kiu min turmentas, kaj mi, ricevante la kuracadon, havas nenian tempon por min okupi je la regado de la mondo."

"予适有幽忧之病,方且治之,未暇治天下也。"

Estas evidente, ke li preferis la vivon al la trono, eĉ se tiu ĉi lasta povas esti rigardata kiel la plej valora. Jen tio, per kio la homo atinginta la Taŭon distingiĝas de la homoj vulgaraj.

故天下大器也,而不以易生。此有道者之所以异乎俗者也。

La reĝo Shun sin turnas al Shan Juan kun la sama propono. Shan Juan diris:

舜以天下让善卷,善卷曰:

"Mi vivas en tiu ĉi vasta universo. Vintre mi kovras min per pelto; somere mi portas kanaban veston; printempe mi plugas la kampojn kaj mia korpo estas sufiĉe forta por la laboro; aŭtune mi faras rikoltadon kaj konservas la grenon. Tiamaniere mi povas min plene vivteni. Mi komencas labori ĉe la sunleviĝo kaj ekripozas ĉe la sunsubiro. Nun ke mi vivas liberan kaj senzorgan vivon inter la ĉielo kaj la tero, mi estas kontenta pri la granda plezuro, kiun mia vivo donas al mi. Pro kio do mi min embarasus per la mondo? Kiel bedaŭrinde estas, ke vi min ne komprenas!"

"余立于宇宙之中,冬日衣皮毛,夏日衣葛希。春耕种,形足以劳动;秋收敛,身足以休食。日出而作,日入而息,逍遥于天地之间,而心意自得。吾何以天下为哉!悲夫,子之不知余也。"

Kaj ankaŭ Shan Juan rifuzis akcepti la tronon. Post nelonge li foriris kaj sin retiris en la profundaĵon de la montoj. Neniu sciis pri lia loĝloko.

遂不受。于是去而入深山,莫知其处。

La reĝo Shun proponis la tronon al sia malnova amiko, terkulturisto, kiu loĝis en Shihu. La terkulturisto diris:

舜以天下让其友石户之农。石户之农曰:

"Via majesto, vi certe jam faris vian plejeblon. Kia penema homo vi estas!" Per tiuj ĉi frazoj li volis diri, ke la virto de Shun ankoraŭ ne atingis la perfektecon. Li do foriris de sia loĝloko kun sia edzino portante sur la dorso siajn infanojn. Ili vivis en malproksima insuleto kaj neniam revenis.

"卷卷乎后之为人,葆力之士也。"以舜之德为未至也。于是夫负妻戴,携子以入于海,终身不反也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin