Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §28-02

(GMT+08:00) 2019-02-15 14:57:03     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§28

§28-02

Taiwang Danfu, la prapatro de la dinastio Zhou, vivis en la lando Bin, kiun la barbara tribo Di ofte invadis. La Di-tribanoj rifuzis la peltojn kaj la silkaĵojn, la ĉashundojn kaj la ĉevalojn, la perlojn kaj la jadaĵojn, kiuj estis proponitaj al ili. Ĉio, kion ili deziris, estis la lando Bin.

大王檀父居豳,狄人攻之。事之以皮帛而不受,事之以犬马而不受,事之以珠玉而不受。狄人之所求者土地也。

Taiwang Danfu diris al sia popolo:

大王檀父曰:

"Mi ne toleras, ke estu mortigitaj tiuj, kun kies fratoj aŭ patroj mi vivas kune. Vi ĉiuj restu ĉi tie kaj vivu pace kun la Di-tribanoj, ĉar ekzistas preskaŭ nenia diferenco, ke vi estos miaj regatoj aŭ tiuj de Di. Cetere, mi ofte aŭdas, ke oni ne devas, pro la posedo de la lando, alporti malutilon al la popolo nutrata de ĝia tero."

"与人之兄居而杀其弟,与人之父居而杀其子,吾不忍也。子皆勉居矣!为吾臣与为狄人臣奚以异。且吾闻之:不以所用养害所养。"

Poste, sin apogante sur promenbastono Taiwang Danfu forlasis la landon Bin. Sed la tuta popolo lin sekvis, kaj li kun sia popolo atingis la piedon de la monto Qishan, kie ili fondis por si novan ĉefurbon. Taiwang Danfu ja povis esti rigardata kiel homo plej ŝatanta la vivon de la homoj.

因杖荚而去之。民相连而从之。遂成国于岐山之下。夫大王檀父可谓能尊生矣。

Tiu, kiu ŝatas la vivon, kvankam riĉa li estas, ne devas vundi sian korpon por konservi la posedaĵojn; aŭ, eĉ se malriĉa, nek devas ruinigi sian sanon pro la materialaj profitoj. Nuntempe la homoj, kiuj okupas altan postenon kaj posedas honoran titolon, estas ĉiam obsedataj de la timo ilin perdi. Ili vidas nur la materialajn profitojn kaj riskas perdi sian vivon pro tiuj leĝeraĵoj. Kiel konfuzitaj estas la nuntempuloj!

能尊生者,虽贵富不以养伤身,虽贫贱不以利累形。今世之人居高官尊爵者,皆重失之。见利轻亡其身,岂不惑哉!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin