Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §28-03

(GMT+08:00) 2019-02-18 08:48:13     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§28

§28-03

Dum tri sinsekvaj generacioj la homoj de la regno Yue murdis sian reĝon. Por eviti la saman sorton, la kronprinco Sou forkuris kaj sin kaŝis en la groto nomata Danxue. Sen suvereno, kiu regus super la regno, la popolo de Yue serĉadis la kronprincon, ĝis fine ili alvenis al la groto. Ĉar la kronprinco rifuzis eliri el la groto, ili ekbruligis artemiziojn kaj enventumis la fumon en la groton. La kronprinco estis devigita elgrotiĝi kaj kondukita al la reĝa kaleŝo preparita por li. Kiam li eniris en la kaleŝon, li levis la kapon al la ĉielo kaj laŭte kriis:

越人三世弑其君,王子搜患之,逃乎丹穴,而越国无君。求王子搜而不得,从之丹穴。王子搜不肯出,越人薰之以艾。乘以王舆。王予搜援绥登车,仰天而呼曰:

"Ho, la trono! Ho, la trono! Kial vi ne forlasas min?"

"君乎,君乎,独不可以舍我乎!"

Tio, kion la kronprinco malamis, estis ne la reĝeco, sed la malfeliĉo, kiu minacis trafi lin. Tia homo, kia estis la kronprinco, povas esti priskribita kiel ne volanta difekti sian vivon pro la trono. Jen kial la popolo de la regno Yue insistis pri lia reĝado.

王子搜非恶为君也,恶为君之患也。若王子搜者,可谓不以国伤生矣!此固越人之所欲得为君也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin