Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §28-04

(GMT+08:00) 2019-02-18 08:48:13     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§28

§28-04

La regno Han kaj la regno Wei disputis pri posedo de peco da teritorio ĉe sia landlimo. Iun tagon la majstro Huazi iris viziti la markizon de la regno de Wei, kiu aspektis tre maltrankvile. Huazi diris:

韩魏相与争侵地,子华子见昭僖侯,昭僖侯有忧色。子华子曰:

"Supozu, ke nun ni petas la tutan popolon en la mondo prezenti al vi skribitan konsenton, kiu tekstas: 'Tiu, kiu prenas tiun ĉi skribon per sia maldekstra mano, suferos fortranĉon de la dekstra mano; tiu, kiu prenas tiun ĉi skribon per sia dekstra mano, suferos fortranĉon de la maldekstra mano. Sed tiu, kiu prenas la skribon, fariĝos la reganto super la mondo.' Ĉu vi volos preni la skribon sub ĉi tiuj kondiĉoj?"

"今使天下书铭于君之前,书之言曰:'左手攫之则右手废,右手攫之则左手废。然而攫之者必有天下。'君能攫之乎?"

"Neniel," diris la markizo.

昭僖侯曰:"寡人不攫也。"

"Nu tre bone," diris la majstro Huazi. "El tio, kion vi diras, ni povas konkludi: viaj brakoj estas pli gravaj, ol la mondo, kaj via vivo estas pli grava, ol viaj brakoj. La regno Han estas malpli grava ol la mondo; simile, la peco da teritorio en disputado estas multe malpli grava ol la regno Han. Kial do vi devas lasi la maltrankvilon ronĝi vian sanon pro la timo, ke vi ne povos akiri la pridisputatan pecon da tero?"

子华子曰:"甚善!自是观之,两臂重于天下也。身亦重于两臂。韩之轻于天下亦远矣!今之所争者,其轻于韩又远。君固愁身伤生以忧戚不得也。"

"Bone dirite!" diris la markizo. "Multaj homoj parolis al mi pri tio, sed neniu donis al mi tiel saĝan konsilon."

僖侯曰:"善哉!教寡人者众矣,未尝得闻此言也。"

Oni povas diri, ke la majstro Huazi vere scias, kio estas akcesora kaj kio esenca.

子华子可谓知轻重矣!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin