Poemo de Cao Pi (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-02-18 14:27:18     Redaktoro:Li

Poemo de Cao Pi

Esperantigita de Wang Dayou

Cao Pi (187—226), kun adoltiĝa nomo Zihuan, naskiĝis en Qiao de Peiguo (la nuna gubernio Bo de la provinco Anhui). Kiel la dua filo de Cao Cao, li surtroniĝis en 220 kaj estis nomata Imperiestro Wen de Wei. Li estis la fakta patrono de la sep Jian'an-aj literaturaj majstroj en la regperiodo de Jian'an. Krom siaj atingoj en eseoj kaj literatura kritiko, li distingiĝis en poemoj, kiuj estas variaj en formo, simplaj en lingvo kaj riĉaj je popolkanta gusto.

 

Kanto el Yan

Cao Pi

 

Kiam fariĝas malvarme kun susuranta aŭtuna vento,

La folioj falas, kaj la roso frostiĝas, prujniĝas.

Kiam cignoj kaj hirundoj flugas al la sudo,

Pensoj pri vi vaganto plenigas min per ĉagreno.

 

Nun en profunda sopiro al la hejmo vi staras;

Kial do vi devas restadi en fremda lando?

Tage kaj nokte mi restas sola en la hejmo;

Obsedata de pensoj pri vi, mia kara,

Grandajn gutojn da larmoj mi pretervole verŝas.

 

Mi ludas la malgajajn tonojn de Qing kaj Shang sur la liuto,

Kantante mornajn melodiojn, jen aŭdeblajn, jen mutajn.

La brila luno verŝas sian klaran lumon sur mian liton,

Kiam la Arĝenta Rivero* oblikvas al la okcidento.

Tie supre, de tristo plenaj estas la Bovpaŝtisto kaj la Teksistino**!

Kial do ili devas nur fikse rigardadi unu la alian de tiel fore?

 

*La Arĝenta Rivero: la ĉina nomo por la Lakta Vojo.

**Bovpaŝtisto kaj Teksistino: En la ĉina mitologio la Bovpaŝtisto kaj la Teksistino estas du geamantoj identigitaj kun la steloj Altairo kaj Vego, kiuj estas disigitaj de la Ĉiela Rivero, la Lakta Vojo, kaj estas permesitaj renkontiĝi nur unu fojon en ĉiu jaro, en la sepa tago de la sepa lunkalendara monato, kiam pigoj formas ponton por ili el siaj korpoj.

 

燕歌行

曹丕(魏)

 

秋风萧瑟天气凉,草木摇落露为霜。

群燕辞归鹄南翔,念君客游思断肠。

慊慊思归恋故乡,君为淹留寄他方。

贱妾茕茕守空房,忧来思君不敢忘,不觉泪下沾衣裳。

援琴鸣弦发清商,短歌微吟不能长。

明月皎皎照我床,星汉西流夜未央。

牵牛织女遥相望,尔独何辜限河梁。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin