Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §28-05

(GMT+08:00) 2019-02-20 09:31:04     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§28

§28-05

Aŭdinte, ke Yan He estas homo jam atinginta la Taŭon, la duko de la regno Lu sendis al li senditon kun silkaĵoj kiel esprimon de admiro kaj respekto. Yan He vivis en mallarĝa strateto, portis krudan veston kaj mem nutris siajn bovojn. Kiam la sendito venis al la domo de Yan He, tiu eliris por lin persone renkonti.

鲁君闻颜阖得道之人,使人以币先焉。颜阖守陋闾,苴布之衣,而自饭牛。鲁君之使者至,颜阖自对之。

"Ĉu tiu ĉi estas la hejmo de Yan He?" demandis la sendito.

使者曰:"此颜阖之家与?"

"Jes, ĝi estas," respondis Yan He.

颜阖对曰:"此阖之家也。"

Kiam la sendito prezentis la monon kaj la silkaĵojn, Yan He diris al li:

使者致币。颜阖对曰:

"Mi timas, ke eble vi ne ricevis la ĝustan mesaĝon. Vi preferu konfirmi ĝin, por ke vi evitu punon pro eraro."

"恐听者谬而遗使者罪,不若审之。"

La sendito revenis post kiam li faris sin certa pri sia misio, sed ĉi-foje Yan He jam estis netrovebla. Tia homo, kiel Yan He, estis ekzemplo de vera malestimo al la riĉaĵoj kaj honoroj.

使者还,反审之,复来求之,则不得已!故若颜阖者,真恶富贵也。

Tial la esenco de la Taŭo povas esti uzata por konservi la sanon; la neĉefa parto de la Taŭo, por regi la regnon; la rekrementoj de la Taŭo, por regi la mondon. El tio sekvas, ke la atingoj de la imperiestroj kaj la reĝoj estas nenio pli ol libertempaj aktivecoj por la saĝulo. Ili neniel povas helpi al konservado de la sano kaj kulturado de la menso. Ĉu ne estas lamentinde, ke la nunaj vulgaraj nobluloj ignoras sian naturan dispozicion kaj oferas sian vivon pro la ĉasado de la materialaj posedaĵoj?

故曰:道之真以治身,其绪余以为国家,其土苴以治天下。由此观之,帝王之功,圣人之余事也,非所以完身养生也。今世俗之君子,多为身弃生以殉物,岂不悲哉!

Antaŭ ol fari ion ajn, la saĝulo ĉiam zorge ekzamenas la celon kaj la kialon. Se iu pafas al alte fluganta pasero altvaloran perlon kiel ŝtoneton, li certe estos mokata. Kial? Ĉar li pagas tiel altan prezon pro bagatela akiro. Ĉu la vivo ne estas pli valora ol la perlo?

凡圣人之动作也,必察其所以之与其所以为。今且有人于此,以随侯之珠,弹千仞之雀,世必笑之。是何也?则其所用者重而所要者轻也。夫生者岂特随侯之重哉?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin