Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §28-06

(GMT+08:00) 2019-02-20 09:31:04     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§28

§28-06

Vivante en malriĉeco, la majstro Liezi havis aspekton de malsato sur la vizaĝo. Iu vizitanto parolis pri li al Ziyang, ministro de la regno Zheng, dirante:

子列子穷,容貌有饥色。客有言之于郑子阳者,

"Liezi estas virta klerulo, kiu jam atingis la Taŭon, sed li mizere vivas en la de vi regata lando. Ĉu vi estas homo, kiu malŝatas klerulojn kapablajn kaj virtajn?"

曰:"列御寇,盖有道之士也,居君之国而穷,君无乃为不好士乎?"

Pikite de tiuj ĉi vortoj, Ziyang tuj ordonis al la lokaj regnoficistoj sendi kvanton da greno al Liezi. Kiam la oficistoj sin prezentis antaŭ Liezi, tiu ĉi ĝentile rifuzis la donacon kun dankoj.

郑子阳即令官遗之粟。子列子见使者,再拜而辞。

Post kiam la oficistoj foriris, Liezi eniris en la domon kaj trovis sian edzinon malgaje plendanta: "Mi aŭdis, ke la edzino kaj la infanoj de saĝulo, kiu atingis la Taŭon, povas vivi en komforteco kaj feliĉo, sed ni nun suferas malsaton. La ministro Ziyang donacis al vi la grenon nur pro sia respekto al vi, sed vi rifuzis akcepti ĝin. Ĉu mi estas destinita nur por suferi la mizeron?"

使者去,子列子入,其妻望之而拊心曰:"妾闻为有道者之妻子,皆得佚乐。今有饥色,君过而遗先生食,先生不受,岂不命邪?"

Liezi ekridetis kaj klarigis al sia edzino:

子列子笑,谓之曰:

"La ministro Ziyang mem ne vere komprenas min. Li ordonis siajn homojn sendi al mi grenon nur pro tio, ke iu diris al li bonajn vortojn favore al mi kaj li ilin sekvis. Li ankaŭ povos ĵeti krimojn sur min kaj min punos tiam, kiam li aŭdos, kion aliaj diros al li malfavore. Jen kial mi rifuzis lian donacon."

"君非知我也,以人之言而遗我粟;至其罪我也,又且以人之言,此吾所以不受也。"

Poste, la popolo en la regno Zheng efektive ribelis kaj mortigis la ministron Ziyang.

其卒,民果作难而杀子阳。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin