Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §28-08

(GMT+08:00) 2019-02-26 11:03:03     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§28

§28-08

Yuanxian, disĉiplo de Konfuceo, vivis en la regno Lu, kaj lia loĝejo estis tre malgranda kun pajla tegmento. La pordo, farita el plektitaj fragmitoj, estis truoplena kaj apenaŭ fermebla, kaj ĝiaj ĉarniroj estis faritaj el rompitaj branĉoj de morusarbo. Unu senfunda vazego enfiksita en la muro, servis kiel fenestro, kaj kelkaj ĉifonoj, kiuj estis pendigitaj en la mezo, servis kiel septo, kiu dividis la dometon en du partetojn. La pluvo enlikiĝis tra la tegmento kaj la planko estis treege malseka. En tiu ĉi mizera domaĉo, Yuanxian, rekte sidante kun mieno dignoplena, ludis sian liuton kaj kantis.

原宪居鲁,环堵之室,茨以生草,蓬户不完,桑以为枢而瓮牖,二室褐以为塞,上漏下湿,匡坐而弦。

Zigong, alia disĉiplo de Konfuceo, venis viziti Yuanxian. Li alveturis en granda kaleŝo tirata de alta ĉevalo. Li portis blankan superveston sur sia purpura jako. Ĉar la kaleŝo ne povis fari al si vojon en la mallarĝan strateton, Zigong devis piediri al la dometo. Aŭdinte la frapon sur la pordo, Yuanxian malfermis la pordon, portante eluzitan ĉapon kaj senkalkanumajn ŝuojn kaj sin apogante sur promenbastono.

子贡乘大马,中绀而表素,轩车不容巷,往见原宪。原宪华冠蔽履,杖藜而应门。

Zigong estis treege surprizita, dirante:

子贡曰:

"Ho, kian malsanon vi suferas?"

"嘻!先生何病?"

"Pardonon," diris Yuanxian, "mi aŭdis, ke tiu, kiu havas nenian posedaĵon, estas rigardata kiel malriĉa, dum tiu, kiu ne povas meti en praktikon, kion li lernis, estas rigardata kiel malsana. Nun mi estas malriĉa, sed ne malsana."

原宪应之曰:"宪闻之,无财谓之贫,学而不能行谓之病。今宪贫也,非病也。"

Ĉe tiuj ĉi vortoj, Zigong retroiris kelkajn paŝojn, kun granda honto sur la vizaĝo.

子贡逡巡而有愧色。

Yuanxian ekridetis kaj daŭrigis:

原宪笑曰:

"Troviĝas iuj, kiuj agas konforme al la mondaj konvencioj, amikiĝas kun homoj por formi klikon, studas diligente por ricevi alies laŭdojn, aŭ donas instruojn por paradi per siaj scioj. Troviĝas eĉ iuj, kiuj faras malbonojn sub la masko de humaneco kaj justeco aŭ amas la elegantecon de altaj ĉevaloj kaj la pompecon de luksaj kaleŝoj. Jen la aferoj, kiujn mi, Yuanxian, neniam kaj neniel volas fari!"

"夫希世而行,比周而友,学以为人,教以为己,仁义之慝,舆马之饰,宪不忍为也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin