Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §28-10

(GMT+08:00) 2019-02-28 10:36:22     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§28

§28-10

Konfuceo diris al sia disĉiplo Yan Hui:

孔子谓颜回曰:

"Hui, venu do min aŭskulti. Via familio estas malriĉa, via situacio estas malalta. Kial vi ne penas trovi por vi ian regnan oficon?"

"回,来!家贫居卑,胡不仕乎?"

"Mi havas nenian intencon fariĝi regna oficisto. Mi povas vivteni min per la greno produktita sur la 50-mua tero ekster la urbeto, kaj la alia 10-mua tero, kiun mi posedas en la urbeto, estas pli ol sufiĉa por la plantado de kanaboj kaj la silkraŭpa bredado. Ludi liuton sufiĉas por min distri; mediti pri viaj instruoj sufiĉas por min plezurigi. Kion alian do mi povus postuli? Ja mi havas nenian intencon fariĝi regna oficisto."

颜回对曰:"不愿仕。回有郭外之田五十亩,足以给邗粥;郭内之田十亩,足以为丝麻;鼓琴足以自娱;所学夫子之道者足以自乐也。回不愿仕。"

Profunde kortuŝita de tiuj ĉi vortoj, Konfuceo ŝanĝis sian vizaĝkoloron kaj prenis severan mienon, dirante:

孔子湫然变容,曰:

"Bonega estas via ideo! Mi iam aŭdis: 'Tiu, kiu estas kontenta pri tio, kion li havas, ne lacigas sin per alta pozicio kaj riĉeco; tiu, kiu vivas pacan kaj senzorgan vivon, ne maltrankvilas pri ĉia perdo; tiu, kiu persistas en la kulturado de sia menso, ne hontas pri sia malalta socia pozicio.' Jam longe mi recitas tiujn ĉi parolojn, sed nur nun mi vere vidas en vi, kion ili signifas. Mi jam lernis ion de vi."

"善哉,回之意!丘闻之:'知足者,不以利自累也;审自得者,失之而不惧;行修于内者,无位而不作。'丘诵之久矣,今于回而后见之,是丘之得也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin