Ses poemetoj en Dekseso*
Minosun
1.
Lun'
en akvo, pinoj en brum',
strobiloj
teren falas nun.
2.
Roj'
murmuras, senhomas voj';
la lunon
ne prilumas ĝoj'.
3.
Ŝi
petolas… Flosas ĉe li
rideto
kaj eĉ fantazi'.
4.
Lun'
promenas sola en brum',
vaga kat',
sed, paŝas kun zum'.
5.
Hom'
faras pagilon, sed mon'
ŝvitigas
lin eĉ sen ordon'.
6.
Ta!
Donu l' sorton al mora',
se mankas
libroj kaj moka'!
Dekseso: la ĉina fiksforma poemo el 4 versoj de 1,7,3,5 silaboj laŭ rimaranĝo de a,a,x,a (x = senrima).