Pordofrapado (trad.) | Pej Piaŭ | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-03-01 18:15:36     Redaktoro:Li

Pordofrapado

Verkis Mao Dun

Tradukis Pej Piaŭ

Ta, ta, ta!

Kiu frapis sur mia pordo? Mi pensas perplekse. Klinante la orelojn, mi atente aŭskultas, la sono malaperis. Iom da hele flava lumeto de la lampo, kiu pendas super mia kapo, verŝiĝas sur mian dormeman vizaĝon. La fenestroj el papero kaj la kuloj ankoraŭ estas tiel kvietaj.

Min turninte, konfuze mi refalas en dormon, sed la sono min revekas. Krom la sono de "ta, ta", ĉi-foje mi aŭdas ankaŭ la bruegon de "hu, hu". Ĉu estas hurlo de la norda vento? Aŭ iluzio de "homo"? Mi ne certiĝas. Kaj tamen mia sango bolas. Ŝajnas, ke mi jam elflugis el la ĉambro kaj, sur la kolo de la norda vento, subite galopas en la aero!

Sed la bruego konfuziĝas, mallaŭtiĝas kaj malaperiĝas; tio, kio restas tie, estas nur sola peco da izolita vakeco.

Ĉu pro la vakeco estiĝas tia bruego? Mi ne povas min deteni de rido kaj perceptas, ke mi estas trompita.

Grandaj mi malfermis la okuojn, envolvata en meditado. Multaj vizaĝoj mikse dancas antaŭ miaj okuloj; multaj voĉoj tumulte procesas ĉe miaj oreloj. Abrupte ĉio silentiĝis. Sin trovas ankoraŭ la etaj sonoj "ta, ta", alsendantaj tra la fenestroj, kvazaŭ iu frapus je pordo.

Kiu li estas? Por kio?

Senpacience mi krias, sed ne eĥas respondo.

Mi elŝaltis la lampon. Ekster la fenestroj estas kelkaj malvarmaj steloj, kiuj treme brilas sur la blua ĉielo. En tia noktmezo devus ne esti pordofrapo, mi pensas. Se vere frapus iu homo, li certe estus aroganta: tiamaniere farante al alia vekadon, sed li ne donas al tiu respondon.

Rompiĝis mia pensado, kaj nun ekster la pordo sonas hasta zumo iom simila al obtuza tondro. Nature ne tia zumo farita de kuloj. Efektive sin trovas kuloj, sed ili sin kaŝas en malhelaj anguloj, ĉar jam pli frue ili perdis sian potencon fari tondron. Mi komprenas ankaŭ, ke ĝi ne estas surĉiela tondro, ĉar nun por ĝi ankoraŭ estas tro frue. Mi min turnas en la litkovrilo kaj almetas la orelojn al la kapkuseno, ĉar mi estas en dubo: ĉu la hasta sono estas nur la memtinto de miaj oreloj. Sed subite –

Ta, ta, ta!

Tio estas la triafoja frapado, aparte sonoranta, kiu disvolviĝas en la frosta aero kaj eĉ en signo de morneco. Elteni plu mi neniel povas: mi elsaltas kaj malfermas la pordon por rigardi eksteren.

Nenion. La luno falĉilsimila elsendas malvarman lumeton sur la lagon antaŭ la dompordo. Vico da sakuroj sur la bordo nude staras en la frosta aero, leĝere tremante.

Nenion, krom unu nigra hundo, kiu kaŭras ĉe la pordo, flankeklinante la kapon kvazaŭ por ion kaŝaŭskulti. Ĝi honte klinas la kapon, lante sidiĝas sur la tero sub la tegmentorando, kuntiriĝas en bulon, kun la muzelo kaŝiĝanta sub la vila kolo.

Portempe mi indulgas tiun grizulon, kvankam indigno fulme trapasis en mia menso.

Jen vi, estaĵo lerta en bojo pri sono kaj ombro, kiel fantomo, kiu surprizas homon, sed al li donas nur malplenecon!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin